H-sistemo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Masoris (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
ŝanĝita
Linio 16:
 
== Kritikoj ==
Eĉ se la sistemo oficiale estis proponita de Zamenhof, ĝi havas kelke da problemoj. Unue, ĉar la litero "h" estas normala Esperanta alfabetolitero, ĉi tio kontraŭas al la principo por "nu sono unu litero". Plue, "u" en ĉi tiu sistemo havas du sonojn [u] kaj [ŭ].
 
Por eviti la ambiguecon en tiu sistemo en vortoj kiel ''flughaveno'', ''chashundo'', ''traumata'' (ĉu ''traŭmata'' aŭ ''tra-um-ata''?), oni devas aldone uzi alian montrilon. Zamenhof rekomendis tiuokaze intermeti apostrofon por forigi la ambiguecon; do ''flug'haveno'', ''chas'hundo'' ktp.; lia propra ekzemplovorto estis ''pac'homo''. Alternative ligostreko povas esti uzata: ''flug-haveno''. Ne estas reguloj, kiuj limigas la uzon de pliklarigaj ligostrekoj. Pliaj rekomendoj pri tio, kiel oni povas akceli precizecon en la H-sistemo, estas en http://www.akueck.de/eoskribo.htm#precizeco. Kaj kelkajn jarojn post la oficiala akceptiĝo de la Fundamento, li proponis eĉ prefere uzadi la H-sistemon, sed siatempe la esperantistoj jam sufiĉe alkutimiĝis al la supersignaj literoj.