Skotlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 107:
Per venko en la [[batalo de Carham]] ([[1018]]) [[Malkolmo la 2-a (Skotlando)|Malkolmo la 2-a]] konkeris [[Lothian]]. Malkolmo la 2-a, ''Máel Coluim mac Cináeda'' aŭ ''Maol Chaluim mac Choinnich'' (naskiĝis ĉirkaŭ 954 kaj mortis la 25-an de novembro 1034) estis reĝo de Skotlando de 1005 ĝis 1034. Li estis la avo de lia sekvanto, Dunkano la 1-a, kaj la filo de [[Kenneth la 2-a]]. [[Dunkano la 1-a]], ''Donnchad mac Crinain'' aŭ ''Donnchadh mac Crìonain'' (naskiĝis ĉirkaŭ 1001 kaj mortis la 15-an de aŭgusto 1040) estis reĝo de Skotlando de 1034 ĝis 1040.
 
Sub [[Macbeth]], kiu reĝis de [[1040]] al [[1054]], la reĝlando ĝuis periodon pacan kaj prosperecan. Ĝi finiĝis pro la atako de [[Malkolmo la 3-a (Skotlando)|Malkolmo la 3-a]] Canmore. Malkolmo estas la unua invadinto veninte de [[Anglio]]. [[Lulach]], ''Lulach mac Gille Coemgáin'' aŭ ''Lughlagh mac Gille Chomghain'' (naskiĝis antaŭ 1033, mortis la 17-an de marto 1058) estis reĝo de Skotlando de la 15-a de aŭgusto 1057 ĝis la 17-a de marto 1058. Li estis la filo de la reĝo ''Gille Coemgáin de Moray'', la unua edzo de Gruoch de Skotlando, kaj tiel la vicfrato de [[Macbeth]].
 
En tiu tempo komenciĝis [[Francio|franca]] kultura influo pri [[arkitekturo]], [[juro]], [[leksiko]]. Tiun komunan senton renovigos [[Roberto Bruso|Roberto BRUSO]] (''Robert the Bruce''''the Brus'') en [[1326]] per la [[traktato de Corbeil]].
 
Ĉe la fino de la [[12-a jarcento]] Skotlando estis tute submetita al [[Anglio]], post la anglaj venkoj en [[Dunbar]] kaj [[Berwick]]. La [[Ŝtono de Scone]] (''Stone of Scone'' aŭ ''Stone of Destiny''), sur kiu la skotaj reĝoj estis kronataj, estis translokata de [[Scone]] al [[Londono]]. '''[[Eduardo la 1-a (Anglio)]]''' la Longfemura (Longshanks) nomumis Johanon de Warenne guberniestro de Skotlando.