Skotlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 109:
Per venko en la [[batalo de Carham]] ([[1018]]) [[Malkolmo la 2-a (Skotlando)|Malkolmo la 2-a]] konkeris [[Lothian]]. Malkolmo la 2-a, ''Máel Coluim mac Cináeda'' aŭ ''Maol Chaluim mac Choinnich'' (naskiĝis ĉirkaŭ 954 kaj mortis la 25-an de novembro 1034) estis reĝo de Skotlando de 1005 ĝis 1034. Li estis la avo de lia sekvanto, Dunkano la 1-a, kaj la filo de [[Kenneth la 2-a]]. [[Dunkano la 1-a]], ''Donnchad mac Crinain'' aŭ ''Donnchadh mac Crìonain'' (naskiĝis ĉirkaŭ 1001 kaj mortis la 15-an de aŭgusto 1040) estis reĝo de Skotlando de 1034 ĝis 1040.
 
Sub [[Macbeth]], kiu reĝis de [[1040]] al [[1054]], la reĝlando ĝuis periodon pacan kaj prosperecan. Ĝi finiĝis pro la atako de [[Malkolmo la 3-a (Skotlando)|Malkolmo la 3-a]] Canmore. Malkolmo estas la unua invadinto veninte de [[Anglio]]. [[Lulach]], ''Lulach mac Gille Coemgáin'' aŭ ''Lughlagh mac Gille Chomghain'' (naskiĝis antaŭ 1033, mortis la 17-an de marto 1058) estis reĝo de Skotlando de la 15-a de aŭgusto 1057 ĝis la 17-a de marto 1058. Li estis la filo de la reĝo ''Gille Coemgáin de Moray'', la unua edzo de Gruoch de Skotlando, kaj tiel la vicfrato de [[Macbeth]]. [[Donaldo la 3-a]], Domnall mac Donnchada aŭ Dòmhnall mac Dhonnchaidh (naskiĝis antaŭ 1049, mortis en 1099) estis reĝo de Skotlando de 1093 ĝis majo 1094 kaj de la 12-a de novembro 1094 ĝis 1097. Li estis la filo de la Dunkano la 1-a kaj la frato de lia unua antaŭulo Malkolmo la 3-a. [[Dunkano la 2-a]], ''Donnchad mac Maíl Coluim'' aŭ ''Donnchadh mac Mhaoil Chaluim'' (naskiĝis ĉirkaŭ 1060, mortis la 12-an de novembro 1094) estis reĝo de Skotlando de majo ĝis la 12-a de novembro 1094. Li estis la filo de Malkolmo la 3-a, la nevo de Donaldo la 3-a kaj la edzo de ''Uchtreda of Northumbria''. Li kaptis la tronon de Donaldo la 3-a, ĉar li malakceptis ke lia onklo iĝis reĝo. [[Edgar]], ''Étgar mac Maíl Choluim'' aŭ ''Eagar mac Mhaoil Chaluim'', (naskiĝis ĉirkaŭ 1074, mortis la 8-an de januaro 1107), estis reĝo de Skotlando de 1097 ĝis [[1107]]. Li estis la kvara filo de Malkolmo la 3-a (Máel Coluim mac Donnchada) kaj Margareta de Wessex (pli malfrue Sankta Margaret) sed la unua kiu estis konsiderita elektebla por la trono post la morto de sia patro.
 
En tiu tempo komenciĝis [[Francio|franca]] kultura influo pri [[arkitekturo]], [[juro]], [[leksiko]]. Tiun komunan senton renovigos [[Roberto Bruso]] (''Robert the Bruce'' aŭ ''the Brus'') en [[1326]] per la [[traktato de Corbeil]].