Japana lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
 
La sola konata parenco de la japana estas la ''rjukjua'' (Ryūkyū) lingvo, parolata en la [[Rjukjuaj Insuloj]] sudokcidente de la ĉefaj insuloj de Japanio kaj ofte rigardata kiel dialekto de la japana. La rjukjuaj dialektoj estas pli-malpli interkompreneblaj inter si, sed kune ekdisiĝis el la prajapana antaŭ unu ĝis du mil jaroj, kaj ne plu estas interkompreneblaj kun la norma japana. Tamen, la rjukjua neniel lumigas la praoriginon de la prajapana, kiu restas plu mistera.
 
Fonetike la japana similas al la Pacifikaj lingvoj kiaj la [[samoa]] aŭ la [[malaja]], kio videblas ekzemple ĉe la malmultecon de vokaloj, sed gramatike ĝi similas plie al la [[Altaja lingvaro|altajaj lingvoj]], kiaj la [[korea]] aŭ la [[mongola]], kio videblas ekzemple ĉe la vortordo aŭ la postpozicioj. Por kongruigi ambaŭ hipotezojn, aperis tria skolo kiu proponas, ke dekomence loĝis en Japanio popolo kun sudmara lingvo kaj poste ĝi estis invadita de popolo kun altaja lingvo. Ĉiukaze grava elemento kiu estas la vortotrezoro rilatas al neniu relative proksima lingvo.<ref>Por la tuta paragrafo vidu Naokazu Kawasaki, KELKAJ ASPEKTOJ DE LA JAPANA LINGVO. Esperanto, UEA, julio 1965.</ref>
 
== Fonetiko ==
Linio 34 ⟶ 36:
=== Vokaloj ===
 
Simile kiel Esperanto la japana havas kvinpartan vokalan sistemon; la kvin vokalojn oni laŭ [[Internacia Fonetika Alfabeto|IFA]] transskribas kiel /a/ /e/ /i/ /o/ /ɯ/. La unuaj kvar estas similaj al la esperantaj, sed /a/, /e/ kaj /o/ havas ferman kaj malferman variaĵon depende de la longeco. La sonon /ɯ/ oni produktas prononcante "u" sen rondigi la lipojn.<ref>Naokazu Kawasaki, KELKAJ ASPEKTOJ DE LA JAPANA LINGVO. Esperanto, UEA, julio 1965.</ref>
 
=== Konsonantoj ===