[[File:André Hazes(Cropped).jpg|thumb|250px|André Hazes (1988)]]'''Andreas Gerardus''' ("'''André)'''" '''HAZES''' (Naskiĝis en [[Amsterdam]] la [[30-an de junio]] [[1951]], mortis la [[23-an de septembro]] [[2004]]) estis [[nederlanda]] [[kantisto]] kiu ekde la malfruaj '70-aj jaroj akiris popularecon kun sia nuntempeca interpreto de la nederlanda [[ŝlagro]]. Inter liaj plej grandaj furoraĵoj estas: ''Eenzame kerst'' (Soleca kristnasko; 1976), ''De vlieger'' (La Kajto; 1977), '' 'n Beetje verliefd'' (Iom enamiĝinta; 1981), ''Wij houden van Oranje'' (Ni amas Oranĝon; 1988).