Manuel Saumell Robredo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
== Vivo ==
Saumell naskiĝis la 17-an de julio 1817 en [[Havano]], kaj baldaŭ oni kvalifikis lin kiel antaŭtempe maturan muzikiston, kvankam li sin vidis devigata studi muzikon [[sininstrue]] pro tio, ke li naskiĝis en la sino de malriĉa familio, kiu ne povis sendi lin al muziklernejo. Li estis filo de la kataluno Cristobal Saumell, homo kun revoluciema pensmaniero, kiu montris al li jam en lia junaĝo siajn idealojn kaj la malkonsenton, kiun li tenis rilate generalleŭtenanton Tacón, kiu tiutempe (1834-1838) estis la guberniestro de la insulo. Oni scias, ke Saumell verkis siajn unuajn muzikpecojn en la aĝo de proksimume 15 aŭ 16 jaroj, ĝuste kiam li estis lernanta pianludon kun helpo de sia instruisto Juan Federico Edelman kaj kiam li estis sindona admiranto de la usona pianisto kaj komponisto [[Louis Moreau Gottschalk]]. Sed malmultan poste, kiam li plenumis sian dudekan jaron, li aŭdacis prezenti [[opero]]n, kiu tenis en la fono ĉefurban scenaranĝon kaj medion, kion laŭdegis Alejo Carpentier, kiu asertis, ke per la naskiĝo de la verko de Saumell estas fiksitaj kaj poluritaj la fondaj elementoj de kubaneco, kiuj ĝis tiaj estis "perditaj".
 
Jarojn pli malfrue Maurice Pyke, direktoro de la itala operejo, instruis al li konojn pri [[harmoniscienco]], [[kontrapunkto]], [[instrumentado]] kaj [[fugo]], kio do ebligis, ke la aŭtoro de "La música en Cuba" asertas, ke Saumell “signifas multan ene de la historio de la muzikaj naciismoj”. Sed unu el la sucesoj plej gravaj de lia vivo estis lia nomumado kiel prezidanto de la muzika sekcio de la havana ''Filharmonio Sankta Cecilia'', okazintaĵo al kiu sekvis la fondado de la ''Liceo Artístico Literario'' kune kun Ramón Pintó kaj la hispana pianisto José Miró.
 
== Verkoj ==
Kelkaj el liaj verkoj plej konataj estas: