Danzono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11:
La plej konata kuba danzono estas ''Almendra'' de Abelardo Validez. Kubaj [[muzika ensemblo|muzikensemblo]] nuntempaj, kiuj sindediĉas al danzono, estas ''Orquesta Aragón'' kaj ''La Orquesta de Rodrigo Prats''.
== Danzono en Meksiko ==
Altan estimon la danzono ĝuas tamen ĝis en la nuntempo en [[Meksiko]]. Komence de la 20-a jarcento ĝi alvenis al [[Jukatano]] kaj [[Verakruco]], kien kubaj elmigrintoj pli kaj pli fuĝis pro la tumultoj pri la sendependiĝo disde [[Hispanujo]], pro la [[hispana-usona milito]] kaj pro la postsekva [[hegemonio|hegemonia regado]] kaj ekpluato fare de [[Usono]]. En 1920 la danzono finfnine atingis [[Meksikurbo]]n, kie estis fondata la „Salón México“, la plejvaste fama dancosalono de danzono.
 
Meksiko ne nur fervore akceptis la danzonon, sed ĝin ankaŭ pluevoluigis multaj komponistoj, aranĝistoj kaj orkestroj. La [[saksofono]] eniris la dancorkestrojn, kiuj prezentis dum la popularaj danzonaj danckonkursoj. La plej fama meksika danzono estas ''Nereidas'' de Amador Pérez Torres el [[Oaĥako]] (vidu ankaŭ la kinofilmon ''Ustedes los ricos'' el 1948).
 
La grandaj centroj de danzono troviĝas nun en [[Veracruz (komunumo)|Verakruco]] (en la [[kvartalo]] La Guaca, aparte inter la stratoj Manuel Doblado kaj 1° de Mayo) kaj [[Meksikurbo]] (Salón México, Salón California, Salón Los Ángeles). Multaj filmoj kaj teatraĵoj atestas ĝian popularecon, kiu kaŭzas en tio, ke la danckunuloj povis superi dum la dancado la apartenecon al sia poa socia klaso.
 
Ankaŭ en moderna latinamerika [[skao]] oni ŝatas, kiel ekzemple la muzikbando Los de Abajo, citi la danzonon.
 
== Vidu ankaŭ ==