Congo Square: Malsamoj inter versioj

1 855 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
== La komenco dum la franca kaj hispana kolonia epoko ==
Origine la placo troviĝis dum la franca kaj hispana kolonia epoko (ekde 1769) ekster la ''Vieŭ Carré'', la malnova kvadrato de la urbocentro, limigite de la Strato Rampart. Tiam la loko ankaŭ estis okazejo de dimanĉaj virbovobataloj<ref>Cable ''The dance in Place Congo''</ref> Ĝin ĉirkaŭis ombrodonaj kverkoj kaj [[sikomoro]]j. Pro la tie kunvenantaj sklavoj ĝi nomiĝis je la hispana kaj franca epokoj en la 18-a jarcento ''Placo de Nigruloj'' aŭ ''Placo Kongo'' (argumento por ĉi-lasta nomado nur en la hispana epoko estas, ke nur tiam en Nov-Orleano estis sklavoj el Kongo je pli grada kvanto) – ĝi tamen neniam oficiale tenis ĉi tiun nomon. Laŭ aliaj fontoj la nomo devenas nur el pli malfrua epoko de cirkospektakloj, kiujn okazigis ekde 1816 iu sinjoro Gaetano el [[Havano]] (Congo Circus)<ref>Sandke ''Where the dark and the light folks meet'', 2010, S. 48</ref>. Ankaŭ junuloj uzis ĝin por la [[rakedo]]ludo, krom tio tamen plue okazis la dimanĉaj kunvenoj de nigruloj kaj [[kreolo]]j.
 
La sklavoj parto ankoraŭ naskiĝintaj en Afriko tie, ekde la mezo de la 18-a jarcento, povis vendi siajn varojn kaj praktiki siajn muzikon kaj dancadon dum la sendeĵoraj dimanĉoj. Komence de la 19-a jarcento alvenis multaj iamaj sklavoj post la [[haitia revolucio]], kaj ankaŭ aliĝis la liberigitoj kaj kreoloj, kiuj plejparte loĝis en la kvartalo Tremeo. En grandaj partoj de Usono la sklavotenantoj tamen malpermesis al la sklavoj la flegadon de sia muzikkulturo sur la plantejoj, kaj pli grandaj kunvenoj ekzemple por dancadoj en la pubiko plejparte estis malpermesitaj. En iam hispana kaj poste franca Nov-Orleano oni sintenis pli tolereme. Dokumentebla estas la mencio de dancantaj sklavoj sur ia ''Plaza Congo'' en letero de la hispana vicepiskopo Cyrillo Sieni, kiu plendis pri ĉi tiuj ĝenoj de la dimanĉo en proksimeco al la katedralo (li nomas la dancojn ''Bamboula''), pro kio kelkaj historiistoj supozas, ke tio ne celis la nunan Placon Kongo, sed la tiaman ĉefan foirejon Placo de Armiloj (''Place d´Armes'' franclingve respektive ''Plaza de Armas'' hispanlingve, nun Jackson Square).<ref>Ned Sublette ''The world that made New Orleans'', p. 121</ref> Guberniestro Estevan Miró ediktis post tio junion de 1786, ke la dancadoj („''[[habanero|tangos]]''“) de la nigruloj atendu ĝis post la [[vespro]]<ref>Sublette, p. 122. Tio ĉi estas samtempe unu el la unuaj mencioj de la vorto „tango“. En kuba vortaro de Esteban Pichardo el 1835 ĝi estas difinita kiel rekontiĝo de afrikdevenaj sklavoj por dancado je tambura akompanado.</ref>. Jaron poste oni raportas pri imposto, kiun la urba trezoristo postulis de komercantaj nigruloj ĉe la ''Foirejo Kongo''. Kunvenoj de sklavoj dum la sendeĵoraj dimanĉoj estis kutimaj en tuta [[Luiziano]], kaj ne ekzistas indikoj, ke ili dum hispana epoko estis limigitaj sur unu placo.
 
== Literaturo ==
25 926

redaktoj