Rusa lingvo en Rusio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Alidirektigis al Rusa lingvo
 
Linio 1:
#ALIDIREKTU [[Rusa lingvo]]
'''[[Rusa lingvo]]''' estas plej populara lingvo en [[Rusio]] kaj sola tutŝtata oficiala lingvo<ref name="A">[http://www.gks.ru/free_doc/new_site/population/demo/per-itog/tab6.xls Loĝantaro de Rusio laŭ lingvoscio], rezultoj de la tutrusia popolnombrado de 2010 (ruse)</ref>.
 
== Parolantoj ==
Laŭ tutrusia popolnombrado de [[2010]] rusan lingvon en Rusio scias 137 494 893 loĝantoj (99,41 % de tuta respondintaro)<ref name="A" />.
 
== Plivastigado kaj lingva politiko ==
En [[Moskvo]] situas [[Instituto de rusa lingvo (Rusia Akademio de Sciencoj)|Instituto de rusa lingvo je nomo de Vinogradov]] — scienca organizaĵo kiu okupiĝas pri reguligo, kontrolado, esplorado de rusa lingvo. Pri problemoj de instruado de rusa lingvo kiel fremda okupiĝas speciala altlernejo — [[Instituto de rusa lingvo je nomo de Puŝkin]] ([[:ru:Государственный институт русского языка имени А. С. Пушкина|ruslingve]]).
 
{{daton|1|9|2009}} ekfunkciis oficiala "listo de gramatiklibroj, vortaroj, konsultlibroj enhavantaj normojn de nuntempa rusa literatura lingvo dum ĝia uzado kiel ŝtata lingvo de Rusia Federacio". Al la listo apartenas 4 libroj eldonitaj en [[2008]]<ref>[http://www.rg.ru/2009/08/21/russkiy-slovari-dok.html Oficiala teksto de ordono] (ruse)</ref>:
* "Ortografia vortaro de rusa lingvo" de ''Bukĉina'', ''Sazonova'', ''Telcova'';
* "Gramatika vortaro de rusa lingvo" de ''Zaliznjak'';
* "Akcentovortaro de rusa lingvo" de ''Rezniĉenko'';
* "Granda frazeologia{{Lingvaĵo}} vortaro de rusa lingvo" de ''Telija''.
Pri tiu novaĵo informis multaj amaskomulikiloj atentiginte ke la novaj vortaroj permesis uzadon de formoj kaj akcentoj antaŭe konsideritaj kiel eraraj. Multaj rusparolantoj kontraŭis tion opiniante ke tia amasa ŝanĝado en rusa lingvo kaŭzas danĝerecon por pura lingvo; aliaj ne vidas tutan aliformiĝon de lingvo ĉar proponitaj normoj estas delonge uzataj dum rusa parolado. Multaj lingvosciencistoj kritikas ankaŭ elektadon de libroj por la listo: tien trafis hazardaj libroj ĉar oni sukcesis proponi ilin antaŭ aliaj sed ne trafis plej aŭtoritataj kaj plej grandaj<ref>[http://www.dv-reclama.ru/others/news/11084/spisok_slovarey_grammatik_spravochnik_normy_sovremennogo_russkogo_literaturnogo_yazyka/ Кофе теперь среднего рода], artikolo kaj diversaj opinioj (ruse)</ref><ref>[http://lenta.ru/conf/ruslang/ Леонид Крысин, Мария Каленчук, заместители директора Института русского языка им. В.В. Виноградова РАН], artikolo kaj diversaj opinioj (Lenta.ru, ruse)</ref>.
 
Funkcias ŝtataj organizaĵoj realigantaj ŝtatan politikon de Rusio pri rusa lingvo. Ĉefa konsulta ŝtatorgano [[Konsilio pri rusa lingvo ĉe Prezidanto de Rusio]] ({{lang-ru|Совет по русскому языку при Президенте Российской Федерации}}; ĝi ekzistis dum [[1995]] — [[1997]], reaperis en [[2014]]). Dum [[1997]] — [[2004]] laboris [[Konsilio pri rusa lingvo ĉe Registaro de Rusio]] ({{lang-ru|Совет по русскому языку при Правительстве Российской Федерации}}).
 
En [[2007]] estraro de Rusio kreis fonduson [[Russkij Mir (fonduso)|"Russkij Mir" ("Rusa mondo")]] por ekspansio de rusa lingvo en mondo.
 
Ekde [[2011]] laŭ ordono de [[Prezidanto de Rusio]] en Rusio estas amase festata [[tago de rusa lingvo]].
 
=== Rusigo ===
{{ĉefa|Rusigo}}
Lingva politiko de Rusio povas esti konsiderata kiel rusigo (perforta altrudado de rusa lingvo al ne-rusaj popoloj). Multaj aliaj etnaj lingvoj de Rusio estas endarĝeraj aŭ formortantaj aŭ mortintaj.
 
== Lernado ==
{{ĝermo|sekcio=jes}}
Rusa lingvo estas nepra studobjekto en ĉiuj rusiaj mezlernejoj.
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Lingvoj de Rusio]]
* [[Listo de oficialaj lingvoj en Rusio]]
 
{{Oficialaj lingvoj de Rusio}}
[[Kategorio:Rusa lingvo laŭ landoj|Rusio]]
[[Kategorio:Lingvoj en Rusio]]