La '''[[malagasa lingvo]]''' estas unu el lingvoj, parolataj en [[Rusio]].
== Parolantoj ==
Laŭ la Tutrusia popolnombrado de [[2010]], en Rusio estas 26 homoj, kiuj scias la malagasan lingvon<ref>[http://www.gks.ru/free_doc/new_site/perepis2010/perepis_itogi1612.htm Rezultoj de la popolnombrado de 2010] (ruse)</ref>.
== Disvastigo kaj lingva politiko ==
Kiel rakontas Ludmila Kartaŝova en sia libro [http://madagascar-russia.narod.ru/olderfiles/2/MADAGASKAR_i_YA.pdf "Мадагаскар и Я"], en [[Moskvo]] kelkaj ekinteresiĝis pri la malagasa lingvo post la Moskva [[Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro|Festivalo de Junularo kaj Studentaro]], okazinta en [[1957]], kiun vizitis ankaŭ malagasoj (kaj ankaŭ prezentis sian lingvon kaj kulturon). Dum iom datempo en Moskvo estis radio-programo en la malagasa lingvo. Ekde [[1961]] en la Instituto de [[Afriko]] ([[Moskvo]], tiam [[Sovetunio]]) Kartaŝova mem studis la lingvon. Poste, ekde [[1974]] ŝi instruis la lingvon por studentoj de la Instituto de Azio kaj Afriko (ĉe la [[Moskva Ŝtata Universitato]]), eldonis vortarojn kaj lernolibrojn; aperis sciencaj verkoj ruslingve. Ekde [[1990-aj jaroj]] regula studado de la malagasa lingvo en Rusio ne ekzistas.
* [http://madagascar-russia.narod.ru/ Klubo de amikoj de Madagaskaro] (ruse)
* [http://lingvoforum.net/index.php/topic,48783.25.html Pridiskuto ĉe Lingvoforum] (ruse)