Margraflando Brandenburgio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 38:
La '''margraflando Brandenburgio''', [[germane]] '''''Mark Brandenburg''''', estis historia teritorio en nordorienta [[Germanio]], proksimume en la teritorio de la hodiaŭa [[Brandenburgio]]. Post antaŭaj jarcentoj de bataloj inter la germanlingvaj [[frankoj]] okcidente kaj lokaj okcidentslavaj triboj oriente, ĝi ekde proksimume la jaro [[1157]] estis [[margrafujo|margraflando]] (aŭ [[markio (imperio)|markio]]) de la germanlingva [[Sankta Romia Imperio]]. De [[1618]] ĝis [[1701]] ĝi estas en persona unio kun [[Prusio]], nomata [[Brandenburgio-Prusio]]. Post 1701 la du teritorioj estis en praktiko unuigitaj en unu komunan ŝtaton "Prusio", kvankam formaljure la margraflando ankoraŭ estis memstara unuo; nur ĝi, ne la origine prusia parto apartenis al la [[Sankta Romia Imperio]]. La margrafo de Brandenburgio estis unu el sep [[princo-elektisto|princoj-elektistoj]], kiuj nomumis la imperiestron de la Sankta Romia Imperio - la [[ora buleo]] de [[1356]] formale konfirmis tiun statuson, jam antaŭe praktikitan. Lige al tiu statuso, la regno ankaŭ nomatis '''elektoprinclando Brandenburgio''', germanlingve ''Kurfürstentum Brandenburg''.
 
En 1815 ĝi transformiĝis en la [[provinco Brandenburgo|provincon ''Brandenburgio'']] de la reĝlando [[Prusio]].
 
Ĉefurbo de la regno estis komence burgo [[Brandenburg]], ekde 1400 burgo [[Tangermünde]], ekde 1415 [[Berlino]]. La regnestroj apartenis al la nobelaj dinastioj [[Askanier]] (1157–1320), [[Vitelsbaĥoj]] (1323–1373), [[luksemburga dinastio]] (1373–1415) kaj [[Hohencolernoj]] (1415–1815). Laŭ ordono de la regantoj, la margrafujanoj religie komence apartenis al [[romkatolikismo]], sed kadre de la [[reformacio]] ekde la jaro 1538 al la [[protestantismo]] ([[luteranismo]]).