Princepiskopo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Titoloj: Administranto
Linio 30:
Plej altrangaj estis tamen tiuj tri ĉefepiskopoj kiuj samtempe estis [[princo-elektisto|princoj-elektistoj]]: la ĉefepiskopoj de [[Majenco]], [[Elektoepiskopujo Kolonjo|Kolonjo]] kaj [[Treviro]].
Ilia sekulara teritorio estis '''elektoepiskopujo''' (''Kurerzstift''): samtempe elektoprinclando kaj princo-ĉefepiskopujo.
 
== Administranto ==
En kelkaj okazoj la efektivan regadon de princepiskopujo havis '''administranto''' anstataŭ princepiskopo (kiam princepiskopo mankis). Tio povis okazi pro pluraj diversaj kialoj, ekzemple:
* Kiam nova episkopo ankoraŭ ne estis trovita, iu alia (ekzemple episkopo de alia episkopujo) estis nomumita por gvidi la princepiskopujon por limigita tempo.
* Kelkfoje la kandidato por princepiskopeco estis la dua, tria aŭ posta filo de nobela reganto en iu germana parto-ŝtato. Li ne heredis la regnon de sia patro kaj anstataŭe akceptis eklezian karieron, sed li ankoraŭ ne volis [[ordino|ordiniĝi]], por plu havi ŝancon al eventuala regnestra kariero. Sen ordiniĝo li ne povis fariĝi episkopo. Se li tamen ekregis super la princepiskopujo li ne oficiale havis la titolon "princepiskopo" sed nur "administranto". Ekzemplo estis [[Ernst von Bayern]], administranto de princĉefepiskopujo Salcburgo.
* Ekde la [[Reformacio]] pluraj princepiskopujoj akceptis (aŭ toleris) protestantan kredon, kaj eĉ elektis princepiskopajn kandidatojn protestantajn. Tiuj kandidatoj, kiuj kutime ne ricevis agnoskon de la [[romkatolika eklezio]] kaj do ne estis oficiale "episkopoj", ricevis la titolon "administranto", ekzemple [[Aŭgusto (Saksio-Weißenfels)]], administranto de la princepiskopujo Magdeburgo.
 
=== Listo de la ekleziaj princlandoj en la Sankta Romia Imperio ===