Historio de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 81:
Estas nun Esperanto-asocioj en dudeko da '''afrikaj landoj''';<ref>[http://uea.org/landoj/afriko UEA]</ref> preskaŭ ĉiuj el tiuj fondiĝis post 1960. La nombro de afrikaj adresoj en la jarlibro "[[Pasporta Servo]]" kreskis de 18 en 1988/89 al 59 en 2005.<ref>Vd. [https://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo#Afriko Statistiko Afriko] por la fontoj; en Pasporta Servo listiĝis 900 gastigantoj en 1988/89 kaj 1364 en 2005; la procentaĵo de afrikaj adresoj do kreskis de 2 % al 4,3 %</ref>
 
[[File:Renkontiĝoj_en_Germanio_partoprenantoj.png|thumb|250px|Esperanto-renkontiĝoj en Germanio (kaj unu renkontiĝo en Pollando, AS) 1957–2007]]
Eldoniĝis kvar '''muzikalbumoj''' en Esperanto en la sesdekaj jaroj, 17 en la sepdekaj, 58 en la okdekaj, 75 en la naŭdekaj kaj pli ol cent en la unua jardeko de la nova jarmilo.<ref>Vd. la liston de [https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-muzikalbumoj#Resumo_la.C5.AD_jardekoj Esperanto-muzikalbumoj]</ref> Estas rete disponeblaj nun pli ol 3000 kantoj en Esperanto.<ref>[http://esperantorondo.blogspot.de/2013/05/3000-kantoj-en-la-libera-esperanto.html 3000 kantoj]</ref>