Impresario: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'An '''impresario''' (neologismo, el itala ''impresario'', signife "entreprenisto") estas persono kiu organizas kaj ofte financas koncertojn, teatraĵojn aŭ ...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
An '''''impresario''''' ([[neologismo]], el itala ''impresario'', signife "entreprenisto") aŭ '''teatra entreprenisto''' estas persono kiu organizas kaj ofte financas [[koncerto]]jn, [[teatro|teatraĵojn]] aŭ [[opero]]jn; analoge al talentartista administisto aŭ al [[Produktoro (kinematografio)|kinproduktoro]] aŭ [[televido|televida produktoro]]. La origino de la termino troviĝas en la socia kaj ekonomia mondo de la [[Itala opero]], kie, el mezo de la 18a jarcento al la 1830-aj jaroj, la ''impresario'' estis ŝlosila figuro en la organizado de la muzik-teatr-opera sezono. La posedantoj de la teatro, kutime nobelaj amatoroj, petis al ''impresario'' dungi [[komponisto]]n, ĉar ĝis la 1850-aj jaroj la publiko esperis ke ludotaj operoj estu novaj, same kiel arigi la necesajn kostumojn, instrumentojn, orkestron, kaj kantistojn, ĉio kio bezonis konsiderindajn financajn riskojn. En 1786 [[Wolfgang Amadeus Mozart|Mozart]] satirigis la streson kaj emocian ĥaoson en unuakta farso [[Der Schauspieldirektor|''Der Schauspieldirektor'' (La Impresario)]].
 
[[Antonio Vivaldi]] estis rara ĉar li funkciis kiel ''impresario'' same kiel komponisto: en 1714 li administris sezonojn ĉe la [[Teatro San Angelo]] en [[Venecio]], kie lia opero ''[[Orlando finto pazzo]]'' estis sekvata de multaj aliaj.