Mladá Boleslav: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 204:
 
===La gepatra domo de aktorino [[Adina Mandlová]]===
[[Dosiero:Mladá Boleslav, rodný dům Adiny Mandlové.jpg|La gepatra domo de aktorino [[Adina Mandlová]]|eta]]Secesia ludomo numero 252 en strato Václava Klementa furoras per sia bunta fasado. Komence de la dudeka jarcento, kiam ĝi estis konstruita, la loko estis periferio de la urbo. En ĝi en unu apartamento kreskis unua stelo de ĉeĥa filmo en periodo inter du mondmilitoj – Adina Mandlová. Jam kiel infano ŝi estis okulfrapa. Pri tio atestas rememoro el ŝia adoleskeco en Mladá Boleslav, pri kiu oni povas legi en ŝia leginda libro de memoarojmemuaroj „Hodiaǔ mi ridas pri tio“. Jen ni citu: „La milito finiĝis, sed mizero pli kaj pli kreskis. Ni vivtenis plejparte nur per tio, kion ni kulturis en ĝardeno kaj kion ni bredis en korteto…sed ĉefe ni ŝtelis – terpomojn en apuda kampo, grenon kaj semojn de sunfloroj, kiujn oni plantis en parko kaj legomon kaj fruktojn el najbara ĝardeno. Nia najbaro estis riĉa homo, kunposedanto de aǔtofabriko Laurin&Klement. Lia vilao havis parkon kaj grandan ĝardenon. La muro ĉirkaǔ la domo estis alta, sed ni estis akrobatoj kaj la alteco ne ĝenis nin. Sinjoro Klement estis iam amiko de mia patro kaj komence ne koleris, sed ĉio havas siajn limojn. En momento, kiam lia rikolto enhavis nur pomaĉojn kaj liaj florbrasikoj, fragoj kaj persikoj finiĝis en niaj stomakoj anstataǔ sur lia mahagona tablo, perdis paciencon kaj la muroj ricevis pikdratojn kaj li luis gardiston. Tiel finis unu el fontoj de nia vivteno.
 
===La gepatra domo de [[František Gellner]]===