Ĉarango (muzika grupo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Ĉarango''' ([[hispana lingvo|hispane]] '''''charanga''''' [ĉaRANga]) estas la nomo por strata muzikbando en [[Hispanujo]] kun latunaj kaj lignaj [[blovinstrumentoj]], kiu muzikas dum popolfestoj. Ĉarango nomiĝas ankaŭ ensembloj, kiuj ludas certajn formojn de [[kuba]] dancmuziko. Tie ili en 1940-aj jaroj estis tre popularaj kaj forte influitaj de [[kuba sono]].
 
== Ĉarango en Hispanujo ==
[[dosiero:Ustekabe txaranga eibar.jpg|thumb|right|320px|Ĉarango dum surstrata popolfesto (''pasacalles'')]]
Linio 7 ⟶ 6:
Kutime ili konsistas el 8 ĝis 15 muzikantoj kaj povas esti amatoroj, kiuj sin renkontas por la festoj, aŭ profesiuloj, kiuj iras de vilaĝo al vilaĝo kaj kiujn pagas la vilaĝestraroj donemaj amikaroj. Multaj studentoj mezgradaj kaj altaj aplikas siajn muzikinstrumentajn konojn por akiri kromajn enspezojn ludantaj en ĉarango.
 
Ili interpretas popolkantojn kun [[friponeta romano|friponetaj]] tekstoj kaj la furorkantojn de la jaro, kantojn tipajn depende de la geografia loko, kelkaj ankaŭ komponas proprajn kantojn aŭ realigas siajn proprajn [[kvodlibeto]]jn.
 
Kutime ĉarango estas aranĝita por perkutinstrumentoj (timbalo, kesto kaj cimbaloj), la latunblova sekcio (trombono, [[eŭfonio]], trumpetoj kaj tubjo) kaj laste la lignoblova sekcio (alda kaj tenora saksofonoj, malofte baritona).
 
Aktuale la termino ''charango'' estas akirinta malestiman kunsenton, ĉar oni uzas la esprimon ''músico charanguero'' por iu, kiu ludas senzorge.
== Ĉarango en Kubo ==
[[dosiero:Romeu Orq.jpg|300px|eta|Ĉarango de Antonio María Romeu, proksimume 1920]]
== Ligo eksteren ==
* http://lafi.org/magazine/articles/charanga.html
 
[[Kategorio:kuba muziko]]
[[Kategorio:hispana muziko]]