Tiesto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Lia nomo estas neapartigeble ligita kun nomo de sia frato [[Atreo]]. Agoj de tiu ĉi duopo estas simbolo de teruraj kruelaĵoj, pro kiuj kaj la homa fantazio kaj prudento restas senagaj. Por kompleteco oni devas sciigi, ke ilia avo estis [[Tantalo (mitologio)|Tantalo]], kiu sian filon Pelopson mortigis, porciigis kaj prezentis al dioj por festeno nur pro tio, ke li volis konvinkiĝi, ke ili vere estas ĉiosciaj, kiel oni asertas. Ili estis, kaj Tantalo troviĝis en [[Tartaro #Tartaro, subgrunda loko en greka religio|Tartaro]] kaj ĝis fino de ĉiuj tempoj tie travivas torturon.
La unuan krimon faris Tiesto kune kun sia frato Atreo eĉ pro instigo de ilia patrino Hipodamio. Ili nome mortigis sian duonfraton [[Ĥrisipo]]n, kies patrino estis amantino de la reĝo Pelopso, [[nimfo]] [[Aksioĥo]]. La kaŭzo estis venĝo pro la patra kokro kaj ankaŭ forigo de ebla adepto pri la reĝa trono. Sed pri tiu ĉi faro oni rakontas ankaŭ aliajn versiojn, nome ke ambaŭ fratoj rifuzis planojn de sia patrino kaj ŝi mem poste murdis Ĥrisipon, kaj sian faron volis imputi al la teba reĝo [[Lajo (mitologio)|LajoLaio]]. Oni eĉ ne ekskludas eblon de ĥrisipa memmortigo pro tio, ke li estis de la reĝo Lajo rabakirita kaj fariĝis lia amanto. Estu kiel ajn, ambaŭ fratoj poste fuĝis pro kolero de sia patro el [[Eliso]] kaj trovis rifuzejon en [[Mikeno]].
 
Tie reĝis [[Eŭristeo]], famkonata prefere pro tio, ke al li servis la plej fama heroo [[Heraklo]]. Tiutempe Eŭristeo jam persekutis herakleajn posteulojn. Sed dum tiu ĉi militiro li estis venkita kaj mortigita per mano de [[Alkmeno]], Herakla patrino. Eŭristeo ne postlasis tronheredonton, do Mikenanoj elektis sian reĝon Atreon.