Strato Nursultan Nazarbajev, Kazano: Malsamoj inter versioj

strato en Kazano, Rusio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kreo laŭ ru.wiki
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:11, 31 jul. 2015

Strato Esperanto (ruse: Улица Эсперанто) estas strato en Kazano, Tatarstano, Rusa Federacio. Limas ĝin stratoj Tiĥomirova (Тихомирнова) kaj Gabdully Tukaja (Габдуллы Тукая). Ĝiaj poŝtaj kodo estas 420049, 420059, 420107.

Historio

Ĝis la jaro 1927 la strato nomiĝis "3-я Поперечно-Большая" (3-a Transversa Granda strato). Sekve ĝi ricevis la nomon Esperanto, pro la iniciato de la Esperanto-klubo de la Laiŝeva Terkulturista Universitato, kiu troviĝis sur tiu ĉi strato.

En la jaro 1949 oni nomis ĝin laŭ politikisto Andrej Ĵdanov.

Sekve en la jaro 1988 oni redonis al ĝi ĝian antaŭan nomon pro iniciato de Kazanaj esperantistoj.

Skandalo pri alinomigo en la jaro 2015

Per decido de la Plenumkomitato de la urbo Kazan la 26an de junio 2015 la strato estis alinomita laŭ Nursultan Nazarbajev. Tiu ĉi decido tamen elvokis grandan malkontenton[1] kaj ĉe la loĝantoj de la strato mem, kaj ĉe esperantistoj en Rusio kaj en la tuta mondo.

Grandan atenton altiris la novaĵo pri tio, ke dum protesto kontraŭ la alinomigo la 3an de julio 2015 oni arestis kvar homojn el la protesto.

Peticio por nomi laŭ Nursultan Nazarbajev iun alian straton kaj lasi al la Strato Esperanto ĝian nomon havis ĉe la 29a de julio 2015 pli ol 5300 subskribojn.