Beskidoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
kompletigo laŭ pola vikipedio
Linio 3:
[[Dosiero:Babia Góra from Sokolica.jpg|thumb|right|250px|[[Babia Góra]]]]
[[Dosiero:Brona 01.JPG|thumb|250px|right|]]
'''Beskidoj''' ([[ĉeĥe]] kaj [[slovake]]: ''Beskydy'', [[ukraine]]: ''Бескиди'', [[angle]]: ''Beskids'', [[germane]]: ''Beskiden'') estas [[arbaro|arbarkovrita]] [[montaro]] orienteetendiĝanta de la rivero [[Bečva]] okcidente ([[Ĉeĥio]]) ĝis la rivero [[Ĉeremoŝ]] ([[Ukrainio]]) oriente, kaj nordokcidente de [[Slovakio]] kaj sude de [[Pollando]]. Ilia [[larĝeco]] proksimumas je 50-70 km, kaj [[longeco]] ĉ. 600 km.
 
==Limoj==
La limoj kaj disdivido en diversaj landoj estas iomete diference difinataj, ekz. en la pola tradicio: de [[nordo]] najbaras kun la [[montetaro]] de [[Karpatoj]], de [[sudo]] kun [[Pieniny]], plej [[okcidento|okcidente]] troviĝas [[kresto (monto)|montaro]] [[Moraviasileziaj Beskidoj]], kaj la [[oriento|orienta]] limo plejofte estas [[Uĵoka montpasejo]]
 
La ĉeĥa parto etendiĝas ekde la okcidenta parto de [[Karpatoj]], sude kaj oriente de [[Moravia pordego]] kaj disiĝas je pli malgrandaj partoj. [[Moraviasileziaj Beskidoj]] konsistas el [[Radhošť (monto)|Radhošť]]-montetarregiono kaj [[Lysá hora]]-montetarregiono etendiĝante de la orienta parto de Ĉeĥio al la suda parto de Pollando. Ĉirkaŭ tiu centra parto situas la Tgšini-Beskidoj (norde), [[Hostýnské vrchy]] (sud-okcidente), [[Vsetínské vrchy]] (sude) kaj la montaro [[Javorníky]] eĉ pli sude ĉe la ĉeĥa-slovaka limo. [[Slovakaj Beskidoj]] altiĝas oriente ĉe la pola limo.
 
==Geologio==
Beskidoj estas la plej junaj [[monto]]j en [[Pollando]], estiĝis kiel [[Karpatoj]] ĉ. 20 mln da jaroj antaŭe, kaj konsistas el alterniĝintaj [[sedimenta rokaĵo|sedimentaj rokaĵoj]], ĉefe el [[konglomeraĵo]]j, [[grejso]]j, [[ardezo]]j, malpli ofte el [[marno]]j kaj [[kalkoŝtono]]j.
La plej alta pinto de la Beskidoj estas [[Babia Góra]] (1725 m) en Pollando, [[Pilsko]] (1557 m) en Slovakio. Ĉe la nordokcidenta piedo de la Beskidoj oni minas [[fererco]]n kaj prilaboras ĝin en [[Ostrava]].
 
La sedimentoj kreiĝis en la [[Tetiso (pramaro)|pramaro Tetiso]], kie ekzistis sur teritorio de Karpatoj pli ol 100 mln da jaroj. La [[roko|roka]] materialo amasiĝis sur la fundo de supra [[ĵurasio]] ĝis malsupra [[mioceno]].
Beskidoj havas montaran klimaton kun seka [[somero]] kaj [[vintro|vintre]] kun abunda kvanto da [[neĝo]]. Tio konvenas por [[bredado]] somere kaj vintre por [[vintra sporto]] ([[Frenštát pod Radhoštěm]], [[Vsetín]]).
 
En la montaro fontas riveroj la [[Rožnovská Bečva]], [[Vsetínská Bečva]] kaj [[Vistulo]].
 
==Klimato==
Beskidoj havas montaran klimaton kun seka [[somero]] kaj [[vintro|vintre]] kun abunda kvanto da [[neĝo]]. Tio konvenas por [[bredado]] somere kaj vintre por [[vintra sporto]] ([[Frenštát pod Radhoštěm]], [[Vsetín]]). La neĝo aperas jam novembre kaj restas ĝis aprilo. Februare/marte abunde neĝas.
 
==[[Flaŭro]] kaj [[faŭno]]==
'''[[Vegetaĵaro]]'''
 
Laŭ [[Altecozono (ekologio)|altecozonoj]] oni povas klare distingi laŭvicajn kreskaĵojn:
* [[fago]], [[abio]], [[sikomora acero]]
* [[piceo]]
* [[montara pino]], [[birdokaptista sorbuso]]
 
'''La mondo de [[besto]]j'''
 
* [[cervo]] kaj [[apro]]
* [[vulpo]], [[marteso]] kaj [[melo]], [[bruna urso]], [[kaniso]], [[linko]], [[sovaĝa kato]]
[[Birdo]]j:
 
* [[paruedoj]], [[turdedoj]], [[pegedoj]], [[urogalo]], [[komuna fazano]], [[bonazio]], [[karako]], [[gufo]]
en tio [[akcipitroformaj birdoj]]: [[malgranda kriaglo]], [[serpentaglo]], [[komuna buteo]]
 
* [[amfibioj]] kaj [[reptilioj]]: [[alpa trituro]]
* [[fiŝo]]j: [[karpo]], [[truto]]
 
Plie: 3000 [[specio]]j de [[senvertebrulo]]j: [[koleoptero]]j kaj [[himenopteroj]], [[lepidoptera]], [[dipteroj]], [[tardigradoj]], [[moluskoj]]
 
==Vidu ankaŭ==