Fosfata acido: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 78:
La fosforacido povas formi tri salojn, depende de tio, kiom hidrogenatomojn ĝi fordonas. Grava fosfata salo estas la natrio-dihidrogena fosfato (NaH<sub>2</sub>PO<sub>4</sub>), kiu estas uzata por reguligo de la hidrogenjona koncentreco (acideco); la dinatrio-hidrogena fosfato (Na<sub>2</sub>HPO<sub>4</sub>), kiu uzatas por akvomildigo per precipitigo de la multvaloraj metaloj; la trinatrio-fosfato (Na3PO4), kiun oni uzas en sapoj kaj lavaĵoj. La kalcio-dihidrogena fosfato aŭ kalcio-superfosfato [Ca(H<sub>2</sub>PO<sub>4</sub>)<sub>2</sub>] estas grava komponento de sinteza sterko, la kalcio-monohidrogen-fosfato (CaHPO<sub>4</sub>) malhelpas, ke la salo kaj sukero absorbu akvon (humidecon).
 
La fosfat-acidaj molekuloj interligiĝas je alta temperaturo al pli grandaj molekuloj (tiam liberiĝas akvomolekuloj). La difosfata acido kaj la pirofosfata acido (H4PH<sub>4</sub>P<sub>2</sub>O<sub>7</sub>) estiĝas el du fosfatacidaj molekuloj (kon foriĝo de akvomolekulo).
 
La fosfata acido estas la plej simpla membro de la [[Homologo|homologa]] vico de la polifosfataj acidoj. La ĝenerala formulo de tiu vico estas H(HPO<sub>3</sub>)nOH, kie n = 2, 3, 4,.... La metafosfataj acidoj havas la formulon (HPO<sub>3</sub>)n, kie n = 3, 4, 5,... kaj ili havas ringan molekulan strukturon.