Preĝejo de Sankta Maŭrico (Lille): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
La kategorio ekzistas
Linio 45:
Tio preĝejo, situanta je kelkaj paŝoj de la stacidomo Lille-Frandres, estis konstruita je la fino de la 14a jarcento sub la formo de preĝejo-halo, kun navoj samaltaj kaj samlarĝaj. Tiu preĝejo sobre dekorita laŭ la flamgoja arkitekturo ŝuldas sian ŝajnan homogeneco al Philippe Cannissie (1799-1877), urba arkitekto de [[1849]] ĝis [[1867]], kiu estris la restaŭrigon de tiu konstruaĵo.
==Historio de la konsisto de la meblaro==
La konstruado de la preĝejo Sankta-Maŭricio daŭras dum pli ol kvar jarcentoj (de la fino de la [[14a jarcento]] ĝis la fino de la [[19a jarcento]]). La okcidenta fasado estas animita de multaj statuoj (1874-1875) ŝulditaj al Henri Biebuyck (1835-1907), Felix Huidiez (1841-1906) kaj Jules Victor Heyde, skulptistoj el [[Lillo]]. Nuntempe, la internaĵo entenas riĉan meblaron.
Post kiam la [[Revolucio]] damaĝis ĝin, preĝejo retrovis partion de sia meblaro en la komenco de [[19a jarcento]], kaj akceptis ankaŭ multajn pentraĵojn devenantajn de malaperintaj monaĥejoj. Multaj el ili estas verkoj de Jacques Van Oost kromnomita la Junulo (1639-1713), pentristo naskiĝinta en Bruĝo kaj instalita en Lillo de 1668 ĝis 1708: La Fuĝo al [[Egiptio]] (1697), La Adorado de la Ŝafistoj (inter 1697 kaj 1699), La Edziniĝo de la Virgulino (1699), La Prezento en la Templo (1700)). Kvar pentraĵoj prezentantaj scenojn de la Pasiono (1767-1768) estas ŝulditaj al la Lilla pentristo Louis Watteau kromnomita de Lille (1731-1798).
Ĉe la restaŭrigo estrata de Cannissié, preĝejo estis provizita de interesa novgotika meblaro de Charles Buisine-Rigot (1820-1893), la tiama plej grava lignoskulptisto en Lillo. Ĝi estis ankaŭ provizita de rimarkinda vitralaro farita inter 1859 kaj 1861 fare de Charles Gaudetet (1817-1880), fama Lilla vitralopentristo, laŭ la kartonoj de la Lilla pentristo Victor Mottez (1809-1897), lernanto de Ingres.
Tri bombadoj, en 1914, 1916 kaj 1942, necesigis la renovigon de pluraj fenestroj, faritaj de Pierre Turpin, Lilla vitropentristo, laŭ la kartonoj de Louis Morin kaj de Mme Capronnier Turpin. Fine, en la jaroj 194091950, la dekano A. Vandenabeele renovigis parton de la novgotika meblaro (katedro, retablo de la Virgulino, statuoj de sanktuloj).
 
==Eksteraj ligiloj==