Saksio-Wittenberg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Informkesto pereinta ŝtato | nomo = Duklando Saksio-Wittenberg | origina nomo = Herzogtum Sachsen-Wittenberg | jaro de estiĝo...'
 
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 53:
La duklando '''Saksio-Wittenberg''' aŭ '''Saksujo-Wittenberg''' (aŭ '''-Vitenbergo''') estis teritorio de la [[Sankta Romia Imperio]] kun la ĉefa urbo [[Wittenberg]], situanta proksimume en la hodiaŭa [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Saksio-Anhalto]]. Ĝi estiĝis post kiam la iama [[duklando Saksio]] estis forprenita de [[Henriko la Leono]] kaj donita al la [[Askanoj|askana dinastio]] kaj poste dividita en la partojn [[Saksio-Wittenberg]] kaj [[Saksio-Lauenburg]].
 
En 1356 la duko de Saksio-Wittenberg ricevis la rangon de [[princo-elektisto]] de la [[Sankta Romia Imperio]], kaj la duklando tiel rangaltiĝis al [[elektoprinclando]]. La landon poste heredis la [[dinastio Wettin]], kiu kunigis ĝin kun siaj jamaj posedaĵoj, la [[landgrafujolandgraflando Turingio]] kaj la [[margrafujo Meißen]]. La tiel pligrandigita teritorio ankaŭ heredis la nomon "Saksio", kiu tiel migris pli supren kaj orienten, for de sia origina regiono, la pli okcidenta [[Malsupra Saksio]]. Saksio-Wittenberg tiel reprezentas la ligon inter la antaŭa, okcidenta kaj la posta, orienta signifo de la vorto "Saksio".