Kalle Kniivilä: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 1:
'''Kalle KNIIVILÄ''' estas finna esperantisto loĝanta en Svedio. Li naskiĝis en [[1965]] en [[Joensuu]], orienta [[Finnlando]]. Li loĝas en suda [[Svedio]] kie li ekde 1997 laboras kiel ĵurnalisto ĉe la plej granda gazeto de la urbo [[Malmö]], [http://sydsvenskan.se Sydsvenska Dagbladet]. Pli frue li laboris kiel ĵurnalisto ĉe la finna gazeto [http://www.kansanuutiset.fi/ Kansan Uutiset] en Finnlando kaj en Sovetio/Rusio.
 
Esperanton li eklernis en 1982. Dum la jaroj 1993-1997 li redaktis la oficialan gazeton de [[TEJO]], ''[[TEJO Tutmonde]]''. En 1995 li membris en la [[Loka Kongresa Komitato]] de la [[80-a UK 1995|80-a]] [[Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Tampereo]] kaj tie respondecis pri informado. En la jaroj 1997/1998 li estis komisiito pri informado ĉe [[UEA]], kaj en 1998–2000 li estis estrarano de UEA pri informado. Ekde printempo 2003 li redaktas la retan bultenon [[Libera Folio]], kiun li fondis kune kun [[ERTL István Ertl|István Ertl]].
 
== Ekstera ligo ==