Tavereta: Malsamoj inter versioj

egipta diino
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|230px|Tavereto '''Tveriso''' "La Granda", ankaŭ konata kiel '''Tavereto''', diino de la fekundeco, protektanto de gravedulinoj. Ŝi ankaŭ estis ĉ...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:41, 4 sep. 2015

Tveriso "La Granda", ankaŭ konata kiel Tavereto, diino de la fekundeco, protektanto de gravedulinoj. Ŝi ankaŭ estis ĉiela diino, la "Misterulino de la horizonto" en la egipta mitologio.

Tavereto

Tavereto estis reprezentita kiel nigrohaŭta gravedulino, kun kapo de hipopotamo aŭ de virino, kornoj kaj suna disko, kaj grandaj mamoj, piedoj de leono kaj vosto de krokodilo. Ankaŭ kiel porkino.

Tavereto estis filino de Reo kaj la patrino de Iziso kaj Oziriso. Tavereto helpis Horuson en lia lukto kontraŭ Setho. Ŝi estis la kunulino de Setho, laŭ Plutarko.

Ŝia nomo Ta-urt, signifis "La Granda", sed kiel ĉiela dio portis la titolon "Misterulino de la horizonto" kaj estis reprezentita per stelo de la norda hemisferio de la ĉielo. Tavereto estis tre kultata en Karnak, Heliopolo, Abu Simbel kaj Gebel Silsileh. La gravedulinoj portis amuletojn kun ŝia bildo por favorigi la abundecon je patrina lakto.