Saĥaleno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Saĥaleno''' aŭ '''Saĥalino''' (Сахалин) estas [[Azio|azia]] [[insulo]] inter la [[Japana Maro]] kaj la [[Oĥocka Maro]]. Ĝi apartenas al [[Rusio]] kaj posedas gravajn provizojn de tergaso.
 
Ĝi situas proksimume je 143° E / 45-54° N, longas ĉ. 700 km kaj konsistigas [[Saĥalena provinco|propran provincon]] (''oblast''). Ĝia ĉefurbo estas [[Juĵno-Saĥalinsk]] (''sud-saĥalena''). La areo de Saĥaleno estas 76 400 km² kaj ĝi estas la plej granda insulo de Rusio kaj [[Listo de insuloj laŭ areo|la 44a plej granda insulo en la mondo]]. Saĥaleno havas ĉ. 600 000 loĝantojn.
 
Ĝis [[1875]] la insulo ne apartenis oficiale al iu regno. Rusio utiligis la nordan parton, [[Japanio]] la sudan. La [[Traktato de Sankt-Peterburgo]] en 1875 atribuis al Rusio tutan Saĥalenon, al Japanio la [[Kurilaj insuloj|Kurilojn]].