Bavario: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 174:
== Geografio ==
La [[Frankonia Arbaro]] - [[germane]] ''Frankenwald'' - estas [[mezalta montaro]] en la norda parto de la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] Bavario. Ĝi situas en la [[distriktaro (Germanio)|distriktaro]] [[Supra Frankonio]] (''Oberfranken'') kaj formas la geologian ligon inter la regionoj ''[[Fichtelgebirge]]'' kaj ''[[Turingia Arbaro]]''. Nur tre etaj partoj en la pleja nordo apartenas al la norde najbara federacia lando [[Turingio]]. Geologie ĝi kompreneblas sudorienta daŭrigo de la [[Turingia Skista Montaro]]. La teritorio estas larĝa arbare kovrata [[altebenaĵo]], etendiĝante proksimume 45 kilometrojn en nordokcidenta direkto, malsuprenirante milde sur la norda kaj orienta flankoj al la rivero ''[[Saale]]'', sed pli krute al la bavara ebenaĵo en la okcidento, kaj atinganta sian plej altan alton en la monto ''Döbraberg'', (794 metrojn super la marnivelo, proksime de la loĝloko [[Schwarzenbach am Wald]]. En la centro de la regiono troviĝas la [[akvodislimo]] inter la basenoj de la riveroj [[Majno (rivero)|Majno]] kaj [[Saale]], respektive apartenaj al la riveraj sistemoj de la [[Rejno]] kaj [[Elbo (rivero)|Elbo]].
 
La [[Paar (Danubo)|Paar]] estas 134 km longa rivero kiu fontas en montetaro norde de la lago [[Ammersee]] en la komunumo [[Geltendorf]], proksime de mezepoka kastelo de 1292, nomata [[Kaltenberg]], fluas al [[Egling]] kaj proksime de la loĝloko [[Mering]] atingas la ebenaĵon Lechfeld inter la alpaj riveroj [[Lech]] kaj [[Wertach]], kiu havas sian nomon laŭ la unua de tiuj riveroj kaj konsistigas vastan pejzaĝon sude de la urbo [[Aŭgsburgo]].
 
== Historio ==