Jan Holub: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligo al retejo de Kopřivnice kun portreto de Jan Holub
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Jan HOLUB''' (naskiĝis la [[5-an de januaro]] [[1878]] en [[Kopřivnice]] - mortis la [[17-an de januaro]] [[1951]], Kopřivnice) estis ĉeĥa pionira esperantisto, kunlaboris kun [[Theodor Čejka]] ĉe lia lernolibro, kiu en [[1901]] startigis la E-movadon en [[Ĉeĥio]].
 
Li estis instruisto en [[Veřovice]] apud [[Frenštát pod Radhoštěm]], poste en [[Loučka]], [[Kojatín]], [[Hůrka]], [[Bernartice]] apud [[Nový Jičín]] kaj fine en [[Kopřivnice]].
 
Li ludis violonon, verkis poemojn kaj ankaŭ sekrete artikolojn pri socialismo en la gazeto „Červánky“ (Matenruĝo) antaŭ la [[unua mondmilito]].
 
Li devenis el laborista familio kaj volis per Esperanto interkomprenigi laboristojn. Tial li kunlaboris kun Čejka kaj Bilík pri nova lernolibro (1900) kaj en la gazeto „Revuo Internacia“ li prizorgis rubrikon „Bibliografio“, ofte sub pseŭdonomoj. Kun Čejka kaj Krumpholc li veturis la la 2-a UK en [[Ĝenevo]].
 
Lia patro laboris en vagonfabriko de Kopřivnice, havis multajn infanojn, el kiuj pluraj mortis je tuberkulozo. Jan sola fariĝis studento, nome en proksima [[Příbor]]. Li okupiĝis pri filozofio, ne drinkis alkoholaĵojn, nek fumis, kio tiam ŝajnis stranga, eĉ ekstravaganca. Kun sia edzino, fraŭline Khodlová el [[Plzeň]], li ne havis proprajn infanojn, sed adoptis knabon kaj knabinon el fremdaj familioj (al la knabo mortis patrino je tuberkulozo). Ili bone edukis ilin, la knabinon ili bone edzinigis, la knabo ellernis metiojn de buĉisto kaj kelnero. Dum okupacio la adoptita filo laboris en fabriko „Tatra“, post la laboro li studis kaj nelonge antaŭ la morto de Jan Holub akiris titolon de inĝeniero.
 
== Verkoj ==
* '''Mezinárodní řeč esperanto''' (Internacia lingvo Esperanto, 1900, kun V. Bílík kaj Th. Čejka)
* '''Různé myšlenky''' (Diversaj ideoj, manuskripto, ĉ. 1900)
* '''Z mého života''' (El mia vivo, manuskripto, ĉ. 1900)
* '''Psychologické poznámky''' (Psikologiaj rimarkigoj, 5.2.1900)
* '''Rod, číslo kaj sklonba jmen podstatných''' (Genro, nombro kaj deklinacio de substantivoj, Bohema esperantisto, 1902, p. 3 kaj 12)
* '''Přídavná jména''' (Adjektivoj, Bohema esperantisto, 1902, p. 13-14 kaj 19-20)
* '''Ukázka z připravovaného slovníku česko-esperantského''', Bohema esperantisto, 1904, p. 123-124)
* '''Zájména - ostatní''' (Pronomoj - ceteraj, Bohema esperantisto, 1904, p. 6-8, 28-30)
* '''El Bohemujo kaj Moravujo''' (Lingvo Internacia, 1900, 107, 126-127)
* '''El Bohemujo kaj Moravujo''' (Lingvo Internacia, 1901, 133-134)
* '''Bohemaj proverboj''' (Lingvo Internacia, 1901, p. 152)
* '''Bibliografio''' (Recenzo pri lernolibro de [[František Vymazal]], Lingvo Internacia, 1902, p. 85)
 
== Fonto ==
* [[Theodor Čejka]]: '''Zemřel Jan Holub''' (Mortis Jan Holub, Esperantista 1951, p. 88-89)
* [[Stanislav Kamarýt]]: '''Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio''', 1983
== Eksteraj ligojligiloj ==
* [http://www.koprivnice.cz/index.php?id=rodaci-koprivnice Portreto de Jan Holub en la retejo de famaj naskiĝintoj en la urbo Kopřivnice]