Sklavo-Marbordo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Guinea map 1725.jpg|eta|Klasifiko de la [[Gvinea Golfo|gvinea marbordo]] laŭ ĝiaj "produktoj" en la 16-a jarcento]]
La '''Sklavo-Marbordo''' aŭ ankaŭ '''Diego Cao''' (nomata laŭ [[Diogo Cão|portugala malkovrinto]]) estas la historia nomo de la marbordo de [[Togolando]], [[Benino]] kaj okcidenta [[Niĝerio]]. La Sklavo-Marbordo situas je la [[Gvinea Golfo]], ĉe la Golfo de Benino, kaj longas proksimume 450 kilometrojn. En la antaŭkoloniisma epoko ĝi estis unu el la plej dense loĝataj regionoj de Afriko. La havenoj ĉe la Sklavo-Marbordo estis ekde la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj gravaj centroj de la [[sklavokomerco]].
== Malkovro kaj koloniigo ==
En la 15-a jarcento portugalaj maristoj, serĉante surmaran vojon al Barato, malkovris la marbordon. Post la malkovro baldaŭ komenciĝis fazo de konkurenco inter [[Hispanujo]] kaj [[Portugalujo]]. Pro la diversaj interesoj de la du ŝtatoj, ili decidis, dispartigi la diversajn grandregionojn de intereso. Portugalujo transprenis la ekspluato de Afriko, dum kiam Hispanujo koncentriĝis pri teritorioj en [[Ameriko]]. Portugalujo atingis per tio hegemonion, kies konsekvencoj efikos ĝis en la 20-a jarcento.
== Sklavokomerco ==
Baldaŭ post la esploro de la regiono komenciĝis vigla komerco kun devigrekrutigitaj aŭ ĉaskaptitaj afrikanoj, kiujn oni deportis al la diversaj sklavofoirejoj de la marbordo. De tie disvolviĝis la transatlantika [[sklavokomerco]]. Proksimume 20 elcentoj de la proksimume 20 milionoj da kaptitoj estis ekspedataj per ŝipo ekde la marbordo Diego Cao; komence tion faris portugalaj ŝiparoj, pli malfrue la merkato malfermiĝis, kaj ĝin ankaŭ partoprenis angloj, francoj, danoj, nederlandanoj kaj eĉ [[Brandenburgio|brandenburgianoj]].
=== Metodo de sklavokaptado ===
[[dosieroDosiero:AfricanSlavesTransport.jpg|eta|Sklavotransporto direkton al la marbordo]]
La maristoj cedis al la afrikaj triboj la akiron de la homa "varo" kaj komercis en diversaj havenoj laŭlonge de la afrika okcidenta marbordo, ekzemple en [[Porto Novo]] aŭ [[Lagos]], kiujn fondis portugaloj.
 
Alte militemaj popoloj kiel ekzemple [[aŝantia imperio|aŝantioj]], [[Oyo (urbo)|ojoj]] aŭ [[dahomeo|dahomeanoj]] faris militkampanjoj en la montaraj landoj for de la marbordo. Celo de ĉi tiuj rabomilitoj estis precipe kunpeli junajn virojn inter 15 kaj 30 jarojn aĝajn, kiuj estis por la [[sklavo|sklavofoirejoj]]foirejoj aparte profitodonaj. La virinojn oni ofte enkorpigis en la korteganaron aŭ ankaŭ vendis tiujn de naskopova aĝo, por ke formiĝu pluaj generacioj en sklaveco. Parton de la kaptitoj oni rezervis por la nobelaro, sed la plej multajn oni enspezige vendis.
 
La penegaj surpiedaj marŝoj en la marbordajn urbojn postulis sian tributo: maljunuloj, malfortuloj kaj infanoj mortis pro elĉerpiĝo.
=== Velko de la sklavokomerco ===
Per la komenciĝo de la [[industriiĝo]] en la vendomerkatoj de la komercistoj la negoco perdis pli kaj pli sian gravecon. Krom tio evoluis [[Aboliciismo|aboliciismaj]] movadoj, kiuj provis venkigi la forigo de la sklavokomerco. En 1803 [[Danujo]] kiel unua sklavokomerca lando malpermesis la [[sklavokomerco]]n. Kiel unua grandpotenco en 1807 [[Britujo]] malpermesis la sklavokomercon; [[Usono]] sekvis en 1808, je kio tamen la sistemo de sklaveco konserviĝis ĝis la fino de la [[Usona Enlanda Milito]] en la plejparte suda duono de la [[federaciero]]j. Sur la [[Viena Kongreso]] de 1815 Britujo realigis principan malpermeson de la sklavokomerco.
 
La intertribaj militoj ĉe la Sklavo-Marbordo malfortigis la tieajn popolojn, kio ebligis al la eŭropaj potencoj facilan koloniigon kaj la supreniĝon de [[imperiismo]].
Linio 21:
* [[Aboliciismo]]
* [[Triangula komerco]]
== LigojEksteraj eksterenligiloj ==
* [http://www.geschichte.uni-hannover.de/fachgebiete/afrika/aeg/perspektiven/115_af_dahomey.pdf Efikoj kaj ekonomia senco de la sklavokomerco sur la Dahomejoj]
 
[[Kategorio:ekonomiaEkonomia historio de Afriko]]
[[Kategorio:Geografio de Afriko]]
[[Kategorio:Geografio de Togolando]]