Latina eklezio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Theodoxa movis paĝon Katolika Latina Eklezio al Latina Eklezio: normala nomo kaj la sola oficiala
kelkaj stilaj / gramatikaj modifoj
Linio 1:
La '''latina eklezio''' estas la plej granda de la 24 [[proprajuraj katolikaj eklezioj]], kiuj konsistigas la [[Katolika Eklezio|Katolikan Eklezion]].
 
Kiel proprajura eklezio, la latina eklezio estas fidelularo jure kunigita per [[hierarkio]], kiun la plej alta aŭtoritato de la Eklezio agnoskas kiel apartajuraapartajuran.<ref>''Coetus christifidelium hierarchia ad normam iuris iunctus, quem ut sui iuris expresse vel tacite agnoscit suprema Ecclesiae auctoritas, vocatur in hoc Codice Ecclesia sui iuris'' ([http://w2.vatican.va/content/john-paul-ii/la/apost_constitutions/documents/hf_jp-ii_apc_19901018_codex-can-eccl-orient-1.html Codex Canonum Ecclesiarum Orientalium, canon 27])</ref>
 
Samkiel la aliaj proprajuraj eklezioj, la latina eklezio havas sian propran heredaĵon [[liturgio|liturgian]], [[teologio|teologian]], [[spirito|spiritan]] kaj disciplinan, kiun diferencigas la kulturo kaj la historiaj cirkonstancoj de la popoloj, kaj kiun ĉiu proprajura eklezio esprimas per sia maniero vivi la kredon.<ref>''patrimonium liturgicum, theologicum, spirituale et disciplinare cultura ac rerum adiunctis historiae populorum distinctum, quod modo fidei vivendae uniuscuiusque Ecclesiae sui iuris proprio exprimitur'' (http://w2.vatican.va/content/john-paul-ii/la/apost_constitutions/documents/hf_jp-ii_apc_19901018_codex-can-eccl-orient-1.html Codex Canonum Ecclesiarum Orientalium, canon 28]).</ref>
 
Inter la eroj de la liturgia heredaĵo estas la latinaj liturgiaj ritoj. La plej vaste konata kaj uzata estas la [[roma rito]]. Al la teologia heredaĵo de la latina eklezio multe kontribuis grandaj intelektuloj kiaj [[Aŭgusteno de Hipono]] kaj [[Tomaso de Akvino]]. Grava faktoro estas [[Skolastikismo]]. La [[latina lingvo]] estis kaj ankoraŭ restas kaj perilo kaj trezorejo. Sennombraj estas la sanktuloj de la latina eklezio, ekde la antikva periodo ĝis personoj kiaj [[Patrino Teresa]]. Por distingi la apartajn erojn de la disciplina heredaĵo latina, sufiĉas kompari la jurkodon latinan, ''[[Codex Iuris Canonici]]'', kun la kodo por la orientaj katolikaj eklezioj, ''[[Codex Canonum Ecclesiarum Orientalium]]''.
 
La plimulto de la [[katolikoj]] estas latinoj, sed ne ĉiuj. Estas 23 [[orientaj katolikaj eklezioj]]. La latina eklezio originis en okcidenta Eŭropo kaj en latinlingva Nordafriko, la aliaj pli oriente. Tial oni foje parolas depri la latina eklezio kiel "la okcidenta eklezio". Tamen hodiaŭ troviĝas kaj latinoj kaj membroj de la orientaj katolikaj eklezioj en ĉiuj kontinentoj.
 
Iuj uzas la terminoterminon "romkatoliko" aŭ "roma katoliko" por indiki latinan katolikon. En dokumentoj de la [[Sankta Seĝo]] tiu uzo ne troviĝas. En la [[encikliko]] ''[[Humani generis]]'' papo [[Pio la 12-a]] deklaris ke "la mistika korpo de Kristo kaj la roma katolika Eklezio estas unusamo".<ref>''corpus Christi mysticum et Ecclesiam Catholicam Romanam unum idemque esse'' ([http://w2.vatican.va/content/pius-xii/la/encyclicals/documents/hf_p-xii_enc_12081950_humani-generis.html Litterae Encyclicae ''Humani generis''])</ref>. Papo [[Benedikto la 16-a]] nomis la Katolikan Eklezion (tutan) la Romkatolika Eklezio, ekzemple, la 25-an de majo,<ref>[http://w2.vatican.va/content/benedict-xvi/it/speeches/2006/may/documents/hf_ben-xvi_spe_20060525_incontro-ecumenico.html en Varsovio (dufoje)]</ref> la 23-an de novembro<ref>[http://w2.vatican.va/content/benedict-xvi/en/speeches/2006/november/documents/hf_ben-xvi_spe_20061123_common-decl.html en Romo (trifoje)]</ref> kaj la 30-an de novembro 2006.<ref>[http://w2.vatican.va/content/benedict-xvi/fr/speeches/2006/november/documents/hf_ben-xvi_spe_20061130_dichiarazione-comune.html en Istanbulo (unufoje)]</ref>
 
== Vidu ankaŭ ==