Teodor Jung: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 11:
|Loko de morto =[[Den Haag]], [[Nederlando]]
}}
'''Teodor JUNG''' plej konata kiel '''Teo JUNG''', (n. '''Theodor Karl August Heinrich JUNG''' [[21-an de decembro]] [[1892]] en [[Meckenheim (Rejnlando)|Meckenheim]]; m. [[12-an de majo]] [[1986]]<ref>Revuo Esperanto (UEA), majo 1986, p. 85-86</ref> en [[Den Haag]]) estis [[germana esperantisto]], [[ĵurnalisto]], presisto, kaj eldonisto ankaŭ nederlanda civitano. Redaktoro kaj fondinto de la plej grava Esperanto-gazeto [[Heroldo de Esperanto]], antaŭ la dua mondmilito ĉiusemajne (eĉ dufoje semajne) aperanta internacia revuo. Li estis honorigita per [[meritmedalo de GEA|honorbroŝo de GEA]] en 1961.
 
Liaj originalaj verkoj: [[La alta kanto de la amo]], poemo laŭ la malnova legendo, fantazia, aventurriĉa romano [[Landoj de l' Fantazio]], rakontoj [[Mil kaj unu noktoj]], [[Sakuntala]], [[Gudrim]]. La tradukoj: [[La Ŝipĉarpentisto]] de [[Gerstäcker]], [[En Okcidento nenio nova]], [[La Vojo Returne]] (en kunlaboro kun [[J. Berger]]), ambaŭ romanoj de [[Remarque]], ''[[La Mistero de l' Sango]]'' de [[Forst]]. Originala studo: [[De Muheddin ĝis Mundilatin]].
 
En la 15-a vivjaro li pro malriĉeco devis rezigni la pluan gimnazian studadon. Esperantistiĝis en 1909-10. Fondis du grupojn, gvidis kursojn. En [[1919]] restarigis (kun [[Max Butin]] kaj aliaj) la Rejnlandan-Vestfalian Esperanto-Ligon ([[Revelo]]); fariĝis ĝia estrarano, kaj eldonis en Horrem apud [[Kolonjo]] monatan revueton Progreso kiel organon por Revelo. En [[1920]] sekvis fondo de semajna ĵurnalo [[Esperanto Triumfonta]], kiu en [[1925]] ŝanĝis sian titolon je ''[[Heroldo de Esperanto]]'' (HdE). Per tiu gazeto, li sukcese helpis revigligi la [[Esperanto-movado]]n en [[Germanio]] kaj ankaŭ internacie. Ankaŭ en 1925 Jung fondis librofakon de HdE, kiu eldonis multajn popularajn Esperanto-broŝurojn kaj -librojn. En aŭtuno 1928 la eldonejo kaj presejo translokiĝis de Horrem al Kolonjo, Brüsseler Str. 94 (la domo ankoraŭ ekzistas).
 
[[Hilda Dresen]] en EdE juĝas: "Li batalis por konkorda laboro inter anoj de diversaj projektoj de [[internacia lingvo]] (artikoloj "Ni kaj la aliaj"), poste por unueca laborado inter ĉiuj faktoroj de la Esperanto-movado kaj por ilia unuecigo en plilarĝigita Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]])".
 
De 1932 ĝis 1935 Jung eldonis kiel suplementon al Heroldo la unuan Esperantologian periodaĵon ''[[Lingva Kritiko]]'' kaj forte influis temojn kaj enhavon. Pro la politikaj kaj financaj malfacilaĵoj en nazia Germanio post 1933, Jung translokiĝis al [[Nederlando]].
 
== Verkoj ==
{{projektoj|wikisource=Aŭtoro:Teo Jung}}
En [[1910]] li publikigis sub [[pseŭdonimo]] sian unuan originalan rakonton en Germana [[Esperanto-gazeto]], al kiu sekvis vico da aliaj sub vera nomo. Dum kelkaj jaroj li laboris pri projekto de "ideala lingvo" tutmonda, kiu ideo revenas ankaŭ en lia romano. Skribis multnombrajn artikolojn, poemojn, skizojn, rakontojn en multaj Esperanto-gazetoj.
Verkoj:
* [[La Lastaj Tagoj de D-ro L.L. Zamenhof kaj la Funebra Ceremonio]], 1921, kun [[Adolf Oberrotman]];
* [[La alta kanto de la amo]], [[poemo]], [[1926]], rekantita laŭ malnova legendo flue kaj korektforme: premiita per la Natura floro ĉe la 12-aj Int. Floraj Ludoj;
* [[Landoj de l' Fantazio]], [[romano]], [[1927]], fantazia, riĉa je romantikecaj aventuroj.
* Sakuntala, postrakonto, 1927;
* Mil kaj unu noktoj, postrakonto, 1927;
* Gerstacker: La ŝipĉarpentisto, 1928, tradukita sub pseŭdonimo ''Egruho'';
* Gudrun (postrakonto), [[1928]]. Kuntradukinto de [[Erich Maria Remarque]]: En okcidento nenio nova, 1929. Kunaŭtoro de Lernolibro, 1929.
* Ĉiu-Ĉiun. Sep jardekojn en la Esperanto-movado. Memoraĵoj de 86-jara optimisto. Antverpeno, La Laguna 1979 ([[aŭtobiografio]]).
 
Eniris redakcion de la libroserio [[Muusses Esperanto Biblioteko]].
 
== Literaturo pri Teo Jung ==
* Plej grava fonto kun multaj fotoj estas la aŭtobiografio "Ĉiu-Ĉiun" de '''1979''', vd. supre sub Verkoj. Vd. ankaŭ la recenzojn de Carlo Minnaja HdE 14/1979, Ulrich Lins Esperanto (UEA) 73a jaro 4/1980 (Apr.), p.&nbsp;74 kaj Vilmos Benczik Hungara Vivo 3/1980, p.&nbsp;116.
* '''1966''': Haupenthal, Reinhard. Teo Jung kiel originala verkisto. La Esperanta Literaturo 3. Germana Esperanto-Revuo 19a jaro 3/1966, p.&nbsp;26.
* '''1959''': M.H.V. Ora festo de Teo Jung. Esperanto (UEA) 52a jaro 11/1959 (648), p.&nbsp;182
* Pri la historio de HdE, nedisigebla de la biografio de Jung, vd. HdE, numerojn 500 kaj 566.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/dlSearch.do?vid=ONB&institution=ONB&onCampus=false&loc=local,scope:%28ONB%29&lang=ger&query=any,contains,teo+jung Libroj] de kaj pri Teo Jung en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
{{elEL}} [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Teo Jung en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA)
{{elEL}} [http://web.archive.org/20091027104625/www.geocities.com/origlit/roman/jung.html Informpaĝo] en ''Aŭtoroj de originala literaturo en Esperanto''
 
=== Notoj ===
<references />
{{EdE|J}}
 
{{Vivtempo|1892|1986|Jung, Teodor}}
 
[[Kategorio:Germanaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Esperanto-verkistoj]]