Johann Schröder: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Blahma (diskuto | kontribuoj) e Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S forigita per HotCat |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 1:
'''Johann SCHRÖDER''' (ŝröder) (naskiĝis en [[1869]], mortis la [[13-an de januaro]] [[1928]] en [[Vieno]]), estis [[Aŭstrio|aŭstrogermana]] redaktoro, prezidanto de la organizo de germanlingvaj esperantistoj de [[Aŭstrio-Hungario]] kaj membro de la [[Lingva Komitato]] (LK).
Schröder iniciatis la Esperanto-movadon en Vieno, kie li fondis Esperanto-klubon en [[1902]], kies unua prezidanto li estis. Li ankaŭ estis prezidanto de [[Ligo de Germanaj Esperantistoj en Aŭstrio]], kiu ekzistis antaŭ la [[unua mondmilito]].
Schröder ĉeestis la [[1-a UK|1-an]] [[Universala Kongreso|Universalan Kongreson]] (UK) en [[Bulonjo-ĉe-Maro]] en 1905, kie li fariĝis ano de la LK. Li ludis gravan rolon en la [[katolika Esperanto-movado]] kaj estante redaktanto de „Neuigkeitsweltblatt" li varbis per regulaj artikoloj. Li oficis kiel prezidanto de [[16-a UK]] en Vieno en 1924 kaj estis komisaro de ŝtata ekzamena komisiono por Esperanto.
Schröder gvidis multajn kursojn. Dum multajn jaroj li redaktis la periodaĵojn „Informaj Raportoj - oficiala organo por la Ligo de Germanlingvaj Aŭstriaj Grupoj Esperantistaj" (1908-1910), poste „[[Germanaŭstria Esperantisto]]" (1910-1914) kaj „[[Espero Katolika]]". Li kunlaboris al „[[Tra La Mondo|Tra la Mondo]]" (aperis de julio 1905 ĝis dec. 1908) kaj „[[Juna Esperantisto]]".
Schröder verkis lernolibron (ĉ. 1907) kaj tradukis la dramon „La verda kakatuo" de [[Arthur Schnitzler]] (1912). Pliajn verkojn vd. en la sekcio "eksteraj ligiloj".
== Literaturo ==
* '''1914''': Kandidatoj al la Lingva Komitato. Schröder, Johann - Vieno. En: [[Oficiala Gazeto Esperantista]] 6-a jaro, 1914, n-ro 8 (63), p. 183-184
== Eksteraj ligiloj ==
{{
{{EdE|S}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Schroder, Johann}}
[[Kategorio:Aŭstraj esperantistoj]]
[[Kategorio:Akademio de Esperanto]]
|