Görlitz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 20:
'''Görlitz''' ([[pola lingvo|pole]] ''Zgorzelec'' [{{IPA|zgɔˈʒɛlɛʦ}}], [[soraba lingvo|sorabe]] ''Zhorjelc'') estas la plej orienta urbo de [[Germanio]]. Ĝi situas en la germania federacia lando [[Saksio]] kaj post [[Leipzig]], [[Dresden]], [[Chemnitz]], [[Zwickau]] kaj [[Plauen]] Görlitz estas la sesa plej granda inter la urboj de la federacia lando. La orienta, ege pli malgranda parto de la urbo - dividita per la rivero [[Neiße]] - laŭ kontrakto pri la limo post la [[Dua Mondmilito]] apartenas al [[Pollando]]. Ĝi nun estas la memstara pola urbo [[Zgorzelec]].
 
Ĝis la [[1-a de aŭgusto]] [[2008]] ĝi estis administre memstara [[eksterdistrikta urbo]]. En tiu tago ĝi kun la antaŭe memstaraj distriktoj [[distrikto Niederschlesische Oberlausitz|Niederschlesische Oberlausitz]] kaj [[distrikto Löbau-Zittau|Löbau-Zittau]] kunfandiĝis al nova [[distrikto Görlitz]] kaj iĝis la administra centro de la nova distrikto.
 
Historie, inter la jaroj [[1479]] kaj [[1490]] la urbo estis posedaĵo de la hungara reĝo [[Matiaso la 1-a]].
Linio 33:
La 15-an de decembro [[1910]] unuiĝis tie societo de esperantistaj gekomercistoj por festo je la honoro de d-ro Zamenhof. Post parolado de Ferdinand Mally la ĉeestantoj konsentis pri fondo de nova grupo, kiu nomiĝis „Esperanta Societo Zamenhof”. Estas jam la tria grupo fondita de Mally. Anstataŭ s-ro Seidel, kiu eksiĝis el sia ofico, d-ro Giebel, Elisabethstr. 43, estas elektita prezidanto. La societo „Zamenhof” decidis aliĝi al [[GEA]]. La societo „Zamenhof” festis la unuan datrevenon de sia fondiĝo. Al aŭskultantaro de preskaŭ 500 personoj estis prezentata bonega parolado de d-ro Cornelius Göbel, teatraĵo, deklamoj kaj kantoj. Kvankam la festo ne estis aranĝita por propaganda celo, tamen aliĝis al la grupo kelkaj novaj membroj kaj anonciĝis 36 kursontoj. Komenciĝis du novaj kursoj.
 
La Esperanto-Societo Zamenhof festis la 7-an de februaro [[1911]] sian unuan vintrofeston en bele ornamita salono. La anoj vestis sin per diversaj naciaj [[kostumo]]j, multaj gastoj ĉeestis kaj partoprenis en nova kurso. S-ro Bräuer, instruisto en la [[reallernejo]], paroladis pri Esperanto en la ĉefkunveno de la instruista unuiĝo kaj akiris multan aplaŭdon per siaj interesaj pritraktoj. Efika propagando estis prezentado de fratoj Schwarz kaj aliaj membroj de „[[Varietea Esperantista Ligo]]” en „Reichshallentheater”, kiu estis ekstere kaj interne ornamita per esperantaj flagoj kaj insignoj; ĉeestis multaj gesamideanoj.
 
Ankoraŭ en [[1911]] S-ro Nather fondis novan grupon kun kunvenoj merkrede kaj dimanĉe en la gastejo „Goldner Krug”, Langenstrasse. Esperanto-Societo Zamenhof aranĝis la 14-an de decembro [[1912]] efikan kaj bone vizitatan feston. D-ro Cornelius Göbel faris festparoladon; kantoj, deklamoj ktp. helpis plibeligi la feston.
Linio 39:
En kunveno de la 15-a de aprilo [[1913]] estis elektata prezidanto Rudolf v. Lidl, vicprezidanto s-ro Pokorny, sekretariino f-ino Wagner kaj kasistino f-ino Julie Schindler. La 3-an de septembro Ferdinand Mally parolis en bone vizitata propaganda kunveno pri la temo „Germanujo ─ la koro de la mondo per Esperanto”. La sukceso estis tre bona; oni povis malfermi du kursojn por komencantoj.
 
Okazis tie kurso por geinstruistoj; ĝi komenciĝis en [[1924]], havis 18 partoprenantojn kaj gvidiĝis de Albert Dettloff.
 
{{commonscat}}
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.goerlitz.de oficialaj paĝoj de la urbo]
 
{{Saksio}}