Tartaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 37:
Laŭ la greka mitologio, Tartaro estis duona [[sfero]] kiu troviĝis sub la plata Tero, kiel komplemento de la ĉiela duonsfero (ambaŭ formis la praa [[Kosma ovo]]). Ĝi estis tiel profunda ke troviĝis eĉ sub la nivelo de Hadeso. Heziodo asertis ke se bronza amboso falus el ĉielo bezonus naŭ tagojn antaŭ ol atingi la Teron, kaj naŭ tagojn pli por fali de ĝi al Tartaro. Same priskribis ĝin [[Homero]], kiu rakontas en sia ''[[Iliado]]'' ke Tartaro estas ''same for sub Hadeso kiel Ĉielo estas super la Tero''.
 
Kvankam Tartaro iĝis parto de la regno de la mortintoj, li havis ankaŭ aliajn loĝantojn. Kiam [[Krono (dio)|Krono]] atingis la povon, li malliberigis la [[Ciklopo]]jn en ĝi, ordonante la monstron [[Kampo (mitologio)|Kampo]] gardi ilin. Aliaj versioj asertas ke li ankaŭ enkarcerigis tie la [[Hekatonkiroj]]n (gigantoj kun kvindek kapoj kaj cent brakoj), pro tio ke ili defendis la antaŭan reganton, ilia patro Urano. Poste, [[Zeŭso]] mortigis Kampon kaj liberigis la tiamajn loĝantojn de Tartaro, por ke ili helpu lin en la [[Titanomaĥio|batalo kontraŭ la titanoj]]. Post la venko de la [[olimpanoj]] (kun la helpo de la Ciklopoj kaj Hekatonkiroj), Zeŭso ĵetis siavice la [[titanoj]]n al Tartaro, krom kelkaj esceptoj, kiel [[Epimeteo (mitologio)|Epimeteo]], [[Metiso (mitologio)|Metiso]], [[Prometeo]] aŭ [[Oceano (mitologio)|Oceano]].
 
=== Tartaro kiel pun-loko ===
Linio 50:
* [[Iksiono]] estis la reĝo de la [[lapitoj]], la plej antikva tribo de [[Tesalio]]. Li freneziĝis, kaj puŝis sian bopatron sur lito de karbo kaj lignaĵo, kiun li bruligis, plenumante tiel la unuan famili-rilatan murdon. La najbaraj princoj ordonis ke oni rifuzis al Iksiono pek-purigadon, sed Zeŭso indulgis lin, kaj invitis lin al bankedo sur [[Monto Olimpo]]. Sed kiam Ikŝiono unuafoje vidis [[Hera|Heron]], la edzino de Zeŭso, li enamiĝis al ŝi kaj surtable karesis ŝin ĝis kiam Zeŭso severe ordinis lin halti. Post aŭdi liajn ekskuzojn, la reĝa dio kreis [[Nefelo|nubo-klonon]] de Hero por testi lin. Iksiono amoris ŝin, kaj el tio naskiĝis [[Centaŭro]], praulo de la [[ĉevalviroj]] (kiuj estis kromnomitaj ''Iksionidoj'' pro tio). Malkaŝite lia perfideco, la fulmotondroj de Zeŭso frapis Iksionon, kiu ricevis punon en Tartaro: oni ligis lin al flugilhava flama rado kiu porĉiam turniĝis, unue surĉiele kaj poste en Tartaro. Nur dum la vizito de [[Orfeo]] al la submondo, por klopodi salvi [[Eŭridico|sian edzinon]], la rado ĉesis ĝian turniĝadon, pro la muziko kiun Orfeo ludis tiam. La puno de Iksiono reprezentis la bruligan seksavidon.
 
* Laŭ kelkaj versioj, la [[Danaidinoj]] murdis siajn edzojn kaj estis punitaj en Tartaro per devigo porti akvon en kruĉo por plenigi banon por tiel forlavi iliajn pekojn. Sed la kruĉoj estis fakte kribriloj, do la akvo ĉiam likadis<ref>La nomo de la dana registrara agentejo pri subteno de evolulandoj estis ŝanĝita de DANAIDO al DANIDA en la lasta minuto, kiam tiu malfeliĉa implico estis malkovrita.</ref>
 
* La [[Gigantoj|giganto]] [[Titio]] estis mortigita de Apolono kaj [[Artemiso]] pro klopodi seksperforti ilian patrinon [[Leto]] en la nomo de Hero. Kiel puno, li estis ĉenita en Tartaro kaj torturita fare de du [[vulturo]]j, kiuj manĝadis sian hepaton. Tiu puno tre similas al tiu de la titano [[Prometeo]].
Linio 56:
* Oni ankaŭ mencias la ĉeeston de reĝo [[Salmoneo]] en Tartaro, pro ŝajnigi sin Zeŭso. Pro tio li meritis fulmotondron de ĉi tiu dio.
 
Laŭ Platono (ĉ. [[-427|427 a.K.]]), [[Radamanto]], [[Eako]] kaj [[Minoo]] estis la juĝistoj de la mortintoj, kiuj decidis kiu iros al Tartaro. Radamanto juĝis [[Azio|aziajn]] animojn; Eako juĝis [[Eŭropo|tiujn eŭropajn]] kaj Minoo estis la decidanta voĉdono kaj juĝisto de la [[Grekio|grekoj]]. Platono ankaŭ proponis la koncepton ke pekintoj estis ĵetitaj subgrunden por ricevi punon laŭ iliaj pekoj en la [[Mito de ER]].
 
=== Vizitantoj en Tartaro ===
Ekzistis kelkaj enirejoj al Tartaro, laŭ la mitologiaj rakontoj. Unu el ili estis [[Aornum]]<ref>[[Robert Graves]]. ''The Greek Myths'' (Volumo 1), [[1990]], paĝo 112: « ... Li utiligis la trairejon kiu malfermiĝas ĉe Aornum en [[Tesprotio]] kaj, pri ilia alveno, ne nur ĝojis la pramiston [[Karono]]...".</ref>, kaj alia troviĝis en la mistera lando de la [[Arimoj]], pri kies certa lokiĝo neniu verkisto sciis. Laŭ la rakontaro, kelkaj herooj trovis unu el tiuj enirejoj kaj kuraĝis viziti Tartaron. Inter ili elstaris la jenaj:
 
[[Dosiero:Cervelli Orfeo ed Euridice.jpg|thumb|[[Orfeo]] kaj [[Eŭridico]], elirante el '''Tartaro'''. Pentraĵo de [[Federico Cervelli]].]]
* Orfeo, kiu klopodis savi [[Eŭridiko|sian ĵusmortitan edzinon]] el tiu mondo. Per sia mirinda kantado li sukcesis konvinki la gereĝojn de Hadeso, kiuj nur fiksis unu kondiĉon: li ne turniĝu por vidi Eŭridicon ĝis kiam ili atingos la surfaĉan mondon. Tamen, kiam Orfeo eliris el la kaverna elirejo kaj atingis la tagan lumon, li avide turniĝis por kontroli ĉu sia edzino iris post li. Sed Eŭridico ankoraŭ ne estis for, do laŭ la kondiĉo pri ŝia liberado, ŝi devis reveni al subtera mondo.
 
Linio 67:
[[Dosiero:Hercules&Cerberus Brno.jpg|thumb|left|150px|[[Heraklo]] kaj [[Cerbero]], en fontano de [[Brno]].]]
 
* La famega heroo Heraklo iris Tartaren por plenumi taskon ordonitan de [[Eŭristeo]]: li devis kapti la trikapan hundon [[Cerbero]]. Persefono fratece bonvenigis lin, kaj konsentis pri ke li liberigu Tezeon kaj Piritoon. Sed ili estis forte ligitaj al la seĝo, do Heraklo devis uzi sian tutan forton por levigi Tezeon (ŝirante parton de lia postaĵo, kiu restis surseĝe) kaj sukcesis savi lin, sed kiam li klopodis fari same kun Piritoo, siaj movoj okazigis grandan tertremon, do li preferis lasi lin tie, en Tartaro. Fakte, li konsideris Piritoon la kulpanto de tiu situacio<ref>Apolodoro. ''Mitologia biblioteko'', 2.5.12.</ref>. De tiam Piritoo suferis torturon apud Iksiono (kaj kune kun Teseo laŭ alternativaj versioj): antaŭ li disponeblis buntan bankedon, sed kiam li (aŭ ili) klopodis preni manĝaĵon, la [[Erinioj]] intervenis kaj forprenis ĝin.
 
Heraklo eniris al Tartaro per la sama loko ol Tezeo kaj Piritoo, aŭ per groto en [[Akerusio|Akerusia]] [[duoninsulo]], ĉe la [[Nigra Maro]]. Lin akompanis [[Hermeso]] kaj [[Ateno (mitologio)|Ateno]], kiuj konsilis lin kiel agi por sukcesi atinti la subteran mondon. Post diversaj okazintaĵoj, li renkontis [[Meleagro (mitologio)|Meleagron]] kaj post frateca konversacio, li promesis edziĝi al lia fratino, [[Dejaniro]]. Poste li liberigis [[Askalafo]]n kaj klopodis bonfartigi la punitajn animojn per bov-oferado. Sed [[Menetio]], bov-bredisto de Hadeso kontraŭis lin, kaj nur la interveno de Persefono evitis lian morton. Kompense, oni permesis lin kapti Cerberon (Hadeso konsentis ĉar li dubis ke la heroo sukcesu tion fari sen armiloj), kaj Heraklo eliris al surfaĉo per la sama vojo aŭ per tunelo kiu alvenis al monto [[Lafistio]]<ref>[[Ovidio]]. ''Metamorfozoj'', 7.409 kaj sekv.</ref>.
Linio 78:
En la helena juda literaturo, Tartaro nur aperas kadre de la ''[[Libro de Ĥanoĥ]] 20:2'', kiu mencias ke [[Urielo]] estis provoso de du cent pekintaj anĝeloj<ref>[[Kelley Coblentz Bautch]]. ''A Study of the Geography of 1 Enoch 17-19'': "no One Has Seen what I Have Seen", paĝ. 134.</ref>. Ĉi tie, tartaro estas ĝenerale komprenita kiel la loko kie la falintaj [[observantoj]] restas kaptitaj.
 
En la [[Nova Testamento]] ne troviĝas la vorto ''Tartaro'', sed ''Tartaroo'' (''ταρταρόω'', "ĵetas al tartaro"), mallongigita formo de la klasika greka verbo kata-tartaroo ("ĵetas malsupren al tartaro"). Ĝi aperas en [[2-a epistolo de Petro|2 Petro]] 2:4. [[Liddell Scott]] disponigas aliajn uzojn por la mallongigita formo de tiu verbo, uzita de [[Akusilao]] ([[5-a jarcento a.K.]]), [[Johano Lido]] ([[4-a jarcento]] p.K.) kaj la skoliioj pri ''[[Eŭmenidoj]]'', de [[Esĥilo]]. Ĝi mencias [[Pindaro]]n, kiu rakontis kiel Geo klopodis venki Apolonon post lia mortigado de la serpento [[Pitono (mitologio)|Pitono]] fare de li<ref>A. cast into Tartarus or hell, Acus.8 J., 2 Ep.Pet.2.4, Lyd.Mens.4.158 (Pass.), Sch.T Il.14.296. Henry George Liddell. Robert Scott. ''A Greek-English Lexicon, revised and augmented throughout by. Sir Henry Stuart Jones. with the assistance of. Roderick McKenzie''. Eld. Clarendon Press, [[Oksfordo]], [[1940]].</ref>. En klasikaj tekstoj la pli longa formo kata-tartaroo ofte estas rilatigita al la ĵetado de la titanoj malsupren al tartaro<ref>[[Apolodoro (verkisto)|Apolodoro]], en la ''Skolioj de [[Didimo]] pri Homero''; [[Plutarko]]. Pri la riveroj.</ref>.
 
La [[ESV]] estas unu el pluraj anglaj versioj kiu donas la grekan legadon Tartaro kiel piednoto:
Linio 87:
::''Piednotoj[1] 2:4-greka Tartaro''
 
[[Adam Clarke]] konkludis ke la uzo de Petro de lingvo rilatiganta al la titanoj estis indiko ke la malnovgrekaj aŭdis de Biblia puno de falintaj anĝeloj<ref>Clarke komentas: "Verŝajne la antikvaj grekoj ricevis de la tradicio, rakontoj pri la punado de la "falintaj anĝeloj," kaj de malbonaj viroj post morto; kaj iliaj poetoj faris, en konformeco kun tio, mi supozas, Tartaron la loko kie la gigantoj kiuj ribelis kontraŭ Jupitero, kaj la animoj de la malvirta, estis enŝlositaj. "Ĉi tie," diris Heziodo, Teogonio, 720.1, "la ribelemaj titanoj estis ligitaj en punaj katenoj.""</ref>. Kelkaj komentaĵoj de Evangelikaj Kristanoj distingas Tartaron, kiel loko por malvirtaj anĝeloj, kaj [[Geheno]], kiel loko por malvirtaj homoj sur la bazo de tiu verso<ref>Paul V. Harrison, Robert E. Picirilli James. ''1, 2 Peter, Jude Randall House Commentaries'', paĝ. 267. [[1992]].</ref>. Aliaj evangeliaĵoj, akorde kun ke kelkaj falintaj anĝeloj estas ĉenitaj en tartaro, ankoraŭ iuj ne, provas distingi inter unu speco de falintaj anĝeloj kaj alia<ref>Vince Garcia. ''The Resurrection Life Study Bible'', paĝ. 412. [[2007]].</ref>.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}}{{en}} [http://www.theoi.com/Protogenos/Tartaros.html Tartaro, kiel diaĵo, ĉe Theoi.com]
{{elEL}}{{en}} [http://www.theoi.com/Kosmos/Tartaros.html Tartaro, kiel suferiga loko, ĉe Theoi.com]
 
== Vidu ankaŭ ==