Klubo de gajaj kaj spritaj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Klubo de gajaj kaj spritaj''' aŭ '''KGS''' (ruse Клуб Веселых и Находчивых, КВН) estas populara [[amatoro|amator]]-[[skeĉo|skeĉa]] [[televido|televida]] elsendo en Ruslando kaj tuta eksa [[Sovetio]]. La elsendo fariĝis el pluraj studentaj skeĉoj, kiujn oni pretigas por studentaj festivaloj. Iom post iom la plej sukcesaj studentaj teamoj (kaj en KGS oni preskaŭ ĉiam ludas per universitataj teamoj -- unu universitato kontraŭ la alia) komencis konkuri en pli kaj pli altaj niveloj, ĝis aperis la televida elsendo.
 
== Historio de la elsendo ==
La elsendo aperis unue en la kvindekaj jaroj en sovetia televido. Jam tiutempe ĝia iniciato kaj [[moderatoro (televida)|moderatoro]] estis [[Aleksandr Maslakov]]. Post nelonga ekzisto de la elsendo ĝi estis malpermesita de la soveta [[cenzuro]] kaj reaperis nur en 80-aj jaroj. Ekde tiam la elsendo populariĝis kaj nun estas regula kaj tre ŝatata elsendo.
La origina nomo de la elsendo (kaj de la skeĉa konkurso), ''KVN'' (en cirila) estas aludo al tiutempe populara (kaj fakte tiam nur unusola) marko de [[televidilo]], kiun oni produktis en [[Sovetunio]]. La televidilo havis malgrandan [[kineskopo]]n, kaj por ricevi pli grandan bildon oni uzis grandan [[lenso (optiko)|lensolenson]]n. Pro tiu truko la bildo estis ege distordita. Krome, la televidilo estis tioma raraĵo, ke kutime kelkaj familioj kolektiĝadis ĉe havantoj de tiu televidilo por spekti ŝatatajn elsendojn.
 
== Formo de konkurso ==
Kutime la konkursoj okazas sur grandaj scenejoj en [[Moskvo]], [[Jalta]], [[Jurmala]] kaj aliaj urboj. Tiuj konkursoj estas ege popularaj kaj ofte vizitataj de sufiĉe famaj personoj (ekz. [[Putin]] estis kelkfoje vidata dum tiuj konkursoj en la halo, same kiel multaj ministroj kaj malpli gravaj registaranoj). Ĉiu konkurso estas filmata kaj poste elsendata per centraj televidkanaloj en [[Ruslando]].
 
== Stukturo de la konkurso ==
Kvankam unue la konkurso tute ne havis iujn strikte difinitajn regulojn, kaj konsistis el sinsekvo de [[skeĉo]]j, iom post iom komenciĝis establiĝi komuna strukturo. La konkurso, do, konsistis el sekvaj partoj:
# "Saluto" (ruse Приветствие), la plej unua konkurso, dum kiuj la teamoj prezentas sin al la publiko. Estas la plej mallonga konkurso, kutime ĉiu "salutado" rajtas daŭri ne pli ol 5 minutojn.
# "Varmiĝo" (ruse Разминка), dum kiuj oni starigis al teamoj iujn "tiklajn" demandojn, al kiuj oni devis doni spritajn respondojn dum certa tempo (kutime 30 sekundoj). Komence la formo de tiuj demandoj estis libera, poste oni fiksis certajn temojn por demandoj, ekz. ke en ĉiu dissendo la demandoj devas komenciĝi per la samaj vortoj, k.t.p.
# "Kapitana rivalado" (opcia, ruse Конкурс капитанов). Iom similas al "varmiĝo" (v. supre), sed la konkurson partoprenas nur kapitanoj de la teamoj.
# "Hejmtasko" (ruse Домашнее задание), sufiĉe longa (ĝis 15 minutoj) skeĉo laŭ anticipe interkonsentita temo. Por ĉiu konkurso oni sufiĉe anticipe anoncas temojn, kiujn la teamoj devas "prilabori".
# "Muzika konkurso" (ruse Музыкальный конкурс), estas skeĉo kun muziko. Kutime oni parodias konatajn kantojn, por kiuj oni elpensas novajn, pli trafajn vortojn. Fojfoje estas eĉ originalaj komponaĵoj.
 
== Taksado de konkursanoj ==
Linio 32:
* Uralaj [[pelmeni]], [[Ekaterinburg]]
* NGU, Ŝtata Universitato de [[Novosibirsk]]
* MGU, [[Moskvo|Moskva]] Ŝtata Universitato
* HAI, Aviacia Instituto de [[Ĥarkiv]]
* Novaj armenoj ([[Erevano]] — [[Moskvo]])
Linio 43:
Ekzisto de KGS en SovetUnio kaj, menciinde, la malpermeso de ĝi en 1971, estis gravaj antaŭaĵoj por apero de [[Humurino|la nuntempe plej fama urba festo]] de [[Odeso]]. La [[Humurino|Odesa Humurino]], siavice, estis [http://humurino.retejo.info/Pri/index_pri_OdesaHumurino.htm preteksto] pro krei [[Esperanta Humurino|la novan esperantan renkontiĝon]] ekde 2010.
 
== Moskva Junulara Centro "Planedo KVN" ==
 
La [[1-an de aprilo]] (ĉi-tagon oni kutimiĝis nomi en [[Rusio]] ''"La Humurtago"'') [[2013]] okazis inaŭguro de KGS ({{ru}} ''Московский молодёжный центр «Планета КВН»'') en la eksa rekonstruita kinejo "Havano" situanta en [[Marjina Roŝĉa (Distrikto de Moskvo)| moskva distrikto Marjina Roŝĉa]], en kiu partoprenis prezidento [[Vladimir Putin]] kaj moskva urboestro [[Sergej Sobjanin]].
 
Nun la populara klubo povas okazigi humurajn konkursojn de universitataj teamoj el diversaj landoj en la perfekta scenejo, komforta halo kaj prezenti ilin per sia TV brodkasto.
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
* {{elEL}} '''(ru)''' [http://amik.ru/ Oficialo retpaĝo de la elsendo]
* {{elEL}} '''(ru)''' [http://kvnru.ru/ Neoficiala retpaĝo]
* {{elEL}} '''(ru) (de)''' [http://www.ligakvn.de/ Eŭropa retpaĝo]
* {{elEL}} '''(ru) (en)''' [http://www.KaBH.org/ Usona retpaĝo]
* {{elEL}} '''(ru)''' [http://kvn201.com.ua/ 201-KVN]
* {{elEL}} http://home-kvn.ru/ {{ru}}
* {{elEL}} http://www.m24.ru/videos/15564 video
 
[[Kategorio:Televido]]