Eugenia de Montijo: Malsamoj inter versioj

edzino de Napoleono la 3-a, Imperiestro de Francio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:31, 6 jun. 2006

María Eugenia Ignacia Agustina Palafox de Guzmán Portocarrero y Kirkpatrick, grafino de Teba, pli konata kiel Eugenia de Montijo (5a de majo de 1826 - 11a de julio de 1920) estis edzinimperiestro de Francio kiel edzino de Napoleono la 3a.

Dosiero:Eugeniemontijo1826.jpg
Imperiestrino Eugenia de Montijo.

Tiu lasta imperiestrino de Francio naskiĝisció en Granada (Hispanio). Ŝi estis filino de la grafo de Teba kaj de lia skotdevena edzino. La fratino de Eugenia, María Francisca, geedziĝis kun famega hispana nobelulo, nome grafo de Alba kaj forpasis en 1860.

Eugenia estis edukita en Parizo en monaĥejo Sacré Coeur kie ricevis katolikan instruadon. Kiam la princo Ludoviko Napoleono iĝis prezidento de la Dua Franca Respubliko, li aperis kun sia patrino en dancado oferita en la Palaco de la Eliseo. Tie ŝi konis la estontan imperiestron kun kiu geedziĝis la 30an de januaro de 1853. Napoleno ĵus estis malakceptita de princino Adelaida, nevino de reĝino Viktorio.

La 16an de marto de 1856, Eugenia naskis sian ununuran filon, Eugène Bonaparte kiu ricevis nomumadon de Imperia Princo. Danke al sia belo kaj eleganto, Eugenia kunhelpis elstare la ĉarmon de la imperia reĝimo. Ŝia intereso por la vivo de la reĝino Maria Antonieta disvastigis modon novklasika, stilo tre popola dum la regnado de Ludoviko la 16a.

Ŝi estis tre edukita kaj inteligenta. Lia edzo ofte konsultis kun ŝi gravajn aferojn. La influo de Eugenia malhelpis liberalan tendencon en la politiko de ŝia edzo. Ŝi estis grava defendanto de la papa povo en Italio.

Post malvenko de la Dua Imperio, la tuta familio ekziliĝis en Brition. Post la morto de la imperiestro en 1873, Eugenia retiriĝis al vilao en Biarritz kie ŝi loĝis malproksime de la franca politiko. La eksimperiestrino forpasis en julio de 1920 je siaj 94 jaroj, dum vizito al sia naskiĝlando Hispanio. Ŝi estas entombigita en imperia kripto, kun siaj edzo kaj filo, kiu forpasis Afriko en 1879.

Ŝi estis baptopatrino de la nevino de la reĝino Viktoria, nome princino Viktoria Eugenia de Battenberg, kiu post jaroj estos edzino de la reĝo Alfonso la 13a.