Amrum: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 3:
 
== Geografio kaj administra divido ==
Amrum kovras areon de 20,46 km² kaj samkiel la najbaraj insuloj [[Sylt]] kaj [[Föhr]] baze konsistas el sabla kerno. Oriente ĝi limas al la [[vadomaro]]. Tie troveblas la malnovaj loĝlokoj de la insulo: ''Norddorf'' (norda vilaĝo), ''Nebel, Süddorf'' (suda vilaĝo) kaj ''Steenodde''. Sur la sabla kerno troveblas ampleksa nord-suda strio de arbaroj kaj erikejoj. Okcidente de tiu verda strio troveblas vasta areo de sablaj [[duno]]j, kiu longas 12 kilometrojn. La plej alta duno altas 32 metrojn. Sude de tiu duna areo troveblas la plej nova insula loĝloko, ''Wittdün'' (blanka duno). Okcidente de la dunaro troveblas same longa kaj kilometron larĝa sabla plaĝo, kiu havas la nomon ''Kniepsand''. En la oriento - norde de Norddorf kaj sude de Steenodde - troveblas du etaj areoj de [[aluvia grundo]], kiuj protektatas pere de digoj kaj estas modeste agrikulture utiligeblaj. Dum [[malalta tajdo]] eblas atingi la najbaran insulon [[Föhr]] piedire tra la ŝlima grundo de la [[vadomaro]].
 
Amrum havas proksimume 2 300 loĝantojn kaj administre konsistas el la tri komunumoj Norddorf, Nebel kaj Wittdün, kiuj apartenas al la [[komunumaro (Germanio)|komunumaro]] [[Amt Föhr-Amrum]] de [[Ŝlesvigo-Holstinio]].
Linio 9:
== Trafiko ==
[[Dosiero:Amrum_Kniepsand.jpg|eta|maldekstra|<center>pejzaĝo el [[dunoj]]]]
La insulo estas per du [[pramo|pramŝipaj linioj]] konektita al la haveno [[Wyk auf Föhr]] de la insulo [[Föhr]], al la haveno [[Dagebüll]] kaj [[Schlüttsiel]] sur la kontinento kaj al la [[haligo]]j [[Langeneß]] kaj [[Hooge]]. Dum la someraj monatoj aldona porturista ŝipo ligas la insulon kun la loko [[Hörnum (Sylt)|Hörnum]] sur la insulo [[Sylt]], kun la haligo [[Hooge]] kaj kun la duoninsulo [[Nordstrand]] sur la kontinento. Pramŝipa haveno estas ''Wittdün'' en la sudo de Amrum. La plej multaj feriaj gastoj alvojaĝas tra Dagebüll; rekta pramsixpa vojaĝo de tie daŭras 90 minutojn, dum la pli ofta vojo de Dagebüll tra la najbara insulo [[Föhr]] ĝis Amrum la vojo longas 120 minutojn.
 
Sur la insulo mem krom aŭtoj la [[biciklo]]j estas la ĉefaj transportiloj. Multnombraj luejoj ebligas ankaŭ al ĉiuj feriaj gastoj uzi biciklojn, sen devi mem altransporti ilin de hejme. Aŭtobusa linio ligas la lokojn Norddorf, Nebel, Süddorf kaj Wittdün ĉiuhore (dumsomere ĉiun 30-an minuton). Relative malkutima "trafika linio" estas piedira migrado dum [[malalta tajdo]] tra la ŝlima grundo de la [[vadomaro]] al la najbara insulo [[Föhr]].
 
Insula fervojeto funkciis de la fino de la 19-a jarcento ĝis la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento. Planojn pri starigo de insula [[flughaveno]] ĝis nun sukcese kontraŭbatalis la insulanoj kaj pliaj ekologiistoj.
 
=== Frisaj domoj ===
[[Dosiero:Amrum Haus1.jpg|eta|<center>tipa insule frisa domo de la insulo Amrum]]
Kontraste al la [[Frisa domo|frisaj domoj]] sur la kontinento la insule frisaj domoj (''utlandfriesische Häuser'') havas grandan [[gablo]]n super la enireja pordo. Komune por ĉiuj frisaj domoj estis la dikaj tegmentoj el [[kano]], kiuj ĝis distanco de iom pli ol metro proksimiĝis al la grundo, tial ke la fenestroj kaj pordoj devis esti malaltaj: tiom dikaj tegmentoj pli bone tenis la doman varmecon, protektis kontraŭ la malvarmaj ventoj kaj la vintre oftaj ŝtormoj. La gablo havis la celon, dum brulo de la kana tegmento eviti, ke brulaĵo falu rekte antaŭ la enireja pordo, kaj pliverŝajnigi sekuran forlason de la brulanta domo.
 
Plia karakterizaĵo de la insule frisaj domoj estis la ''Klöntür'' aŭ "babilopordo". Tiu speco da pordo estis horizontale dividita en supran kaj malsupran partojn, kiuj sendepende malfermeblis, tial ke eblis ekzemple malfermi la supron por aerumi la domon aŭ por babili ĉe la pordo, dum la fermita malsupro evitis ke bienaj kokinoj aŭ anseroj marŝu en la domon.
Linio 28:
 
== Retaj ligiloj (germanlingvaj) ==
{{elEL}} [http://www.amrum.de/ informoj pri la vilaĝoj, historio, muzeoj ktp. ]
{{elEL}} [http://www.amrum.org/inselorte.0.html pliaj informoj pri la insulaj lokoj]
{{elEL}} [http://www.botanicalkeys.co.uk/flora/amrum/floraOfAmrumG.html la paĝoj pri la plantaro de Amrum]
{{elEL}} [http://www.amrum-news.de/ insulaj aktualaĵoj]
 
{{commons|Amrum}}