Por Homaj Rajtoj en Unuiĝinta Latvio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 9:
La plej konataj partiaj gvidantoj ĝis nun estis Jānis Jurkāns, Alfrēds Rubiks kaj [[Tatjana Ždanoka]]. Rubiks kaj Ždanoka antaŭe jam estis gvidantoj de la Latvia [[komunisma partio]] kaj de la movado kontraŭ sendependiĝo de Latvio el la jaroj 1990 kaj 1991. Tiuj politikaj gvidantoj rezulte estas tre aprezataj inter la landaj ruslingvanoj el la sovetunia epoko, kaj same malaprezataj de la etnaj latvoj. Jen unu el la kialoj, kial la partia ligo sur nacia nivelo ĝis nun restis ĉiam opozicia: Neniu el la grandaj partio povus kuraĝi eventualan koalicion kun Rubiks kaj Ždanoka, ĉar la granda plimulto de la latvaj voĉdonantoj neniel tolerus ion tian.
 
Dum la jaro [[2003]] la partia ligo parte dissolviĝis. La partio de popola harmonio (''Tautas Saskaņas partija'') forlasis la ligon kiel unua, kaj la Latvia socialista partio (''Latvijas Sociālistiskā partija'') sekvis post duonjaro. La ligo PCTVL rezulte nur tenis 6 seĝojn de origine 25 en la latvia parlamento [[Saeima]]. Laŭ enketoj pri opinioj de la voĉdonantoj la PCTVL tamen inter la anoj de la ruslingva malplimulto en Latvio restis pli populara ol la partioj forlasintaj la partian ligon.
 
Dum [[2004]] la partia ligo sukcesis konkeri seĝon en la [[Eŭropa Parlamento]], kiun prenis la partia gvidantino [[Tatjana Ždanoka]]. La PCTVL ne interkonsentis ligon kun aliaj partioj reprezentataj en la parlamento, sed reklaris kunlabori kun maldekstraj kaj alternativaj, minoritataj kaj regionaj partioj. Inter la partiaj proponoj estas fondo de partio tuteŭropa de etnaj rusoj. La partio postulas "federisman [[Eŭropa Unio|Eŭropan Union]] kun unueca politika kaj ekonomia zono de [[Lisbono]] ĝis [[Vladivostoko]]". [[Tatjana Ždanoka]] sukcesis aliĝi al la [[Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco]] en la Eŭropa Parlamento.
Linio 20:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.pctvl.lv oficialaj paĝoj de la partia ligo ''Par cilvēka tiesībām vienotā Latvijā'' - en la angla, rusa kaj latva lingvoj]
 
[[Kategorio:Politikaj partioj de Latvio]]