Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 5:
* [[france]] ''Assemblée parlementaire du Conseil de l'Europe'' (APCE),
* [[germane]] ''Parlamentarische Versammlung des Europarats (PVER),
kiu malfermis sian unuan sesion en [[Strasburgo]] la [[10-an de aŭgusto]] [[1949]], povas esti konsiderata la plej aĝa parlamenta asembleo kun pluralisma kunmetaĵo de demokratie elektitaj parlamentanoj, establita sur la bazo de inter-registara traktato. La asembleo estas unu el du statutaj organoj de la [[Konsilio de Eŭropo]]: la "Komitato de Ministroj" (la ministroj pri eksteraj aferoj de la membroŝtatoj) kaj la Asembleo, kiu reprezentas la politikan plimulton kaj la opozician malplimulton de parlamentaj frakcioj en la membroŝtatoj.
 
== Funkcioj de la Parlamenta Asembleo ==
Male al la [[Eŭropa Parlamento]] (institucio de la [[Eŭropa Unio]]), kiu kreitas laŭ la modelo de la PAKE kaj ankaŭ kunvenas en Strasburgo por siaj plenkunsidoj, la potenco de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo limiĝas al la povo esplori, rekomendi kaj proponi. Malgraŭ tiu limigo de praktika povo, la asembleaj rekomendoj ekzemple pri [[homaj rajtoj]], [[demokratio]] kaj protekto de [[malplimulto]] havas signifan pezon en la politiko de Eŭropo. La Eŭropa Parlamento kaj aliaj institucioj de la Eŭropa Unio ofte bazigas siajn decidojn sur la laboro de PAKE, aparte en la terenoj de homaj rajtoj, leĝa kaj kultura kunlaboro.
 
Gravaj statutaj taskoj de la Parlamenta Asembleo estas la elekto de la ĝenerala sekretario de la Konsilio de Eŭropo, de la juĝistoj de la [[Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj]] kaj de la membroj de la [[Eŭropa Komitato por la Prevento de Torturo]].
 
== Membroj ==
La asembleo havas entute 626 membrojn, 313 precipaj membroj kaj 313 anstataŭantoj - ĉiuj 626 estas reprezentantoj de la membroŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo. Kromo ekzistas 18 observantoj de la delegacioj de [[Kanado]], [[Israelo]] kaj [[Meksiko]]. La nombro de enloĝantoj de ĉiu lando difinas la nombron de reprezentantoj kaj la nombron de voĉoj en balotoj.
 
Ĉiu membroŝtato mem elektas la metodon de elekto de siaj reprezentantoj en la parlamenta asembleo. Tamen ĉiuj reprezentantoj devas esti elektataj el inter la membroj de la resprektivaj naciaj parlamentoj. Krome, la politika konsisto de ĉiu nacia delegacio devas korespondi al la reprezentiĝo de la diversaj partioj en la nacia parlamento.
La 10an de aprilo 2014 la asembleo de [[PAKE]] decidis malpermesi voĉdonadon al la reprezentantoj de [[Rusia Federacio]] ĝis fino de la jaro, pro la aneksio de [[Krimeo]] fare de rusiaj militaj taĉmentoj de [[Vladimir Putin]].
 
=== Grupoj ===
La asembleco dividiĝas al politikaj grupoj ([[frakcio]]j), kiuj baziĝas sur aliancoj inter naciaj partioj de similaj ideologiaj vidpunktoj. La grupoj estas:
 
* [[Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj|Socialista/Socialdemokratia Grupo]] (SOC), kiu ankaŭ inkluzivas membrojn de aliaj centre maldekstraj partioj (ekzemple membrojn de la [[Eŭropa Verda Partio]])
* Grupo de la [[Eŭropa Popola Partio]] (EPP)
* [[Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo]] (ALDE)
* [[Eŭropa Demokratia Partio|Eŭropa Demokratia Grupo]] (EDG)
* Grupo de la [[Eŭropa Maldekstro]]
* reprezentantoj ne apartenantaj al politika grupo de la asembleo
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://assembly.coe.int/ oficialaj retaj paĝoj]
 
[[Kategorio:Konsilio de Eŭropo]]