Poŝtaŭto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 5:
Per '''PoŝtAŭto Svislando AK''' (germane '''PostAuto Schweiz AG''', france '''CarPostal Suisse SA''', itale '''AutoPostale Svizzera SA''' kaj romanĉe '''AutoDaPosta Svizra SA''') estas aŭtobusentrepreno de la [[Svisa Poŝto]]. Ĝi estas [[akcia kompanio]] kun sidejo en [[Berno]]. La poŝtaŭtobusoj anstataŭis la [[kaleŝo|poŝtkaleŝojn]], per kiuj ĉefe poŝtentreprenoj jam en [[mezepoko]] en [[Eŭropo]] funkciigis unua publikan trafikreton. ''''''Poŝtaŭto''' Svislando''' funkciigas nuntempe la plej grandan aŭtobusentreprenon de [[Svislando]]. Krom la [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]] Poŝtaŭto Svislando estas la plej granda svisa entrepreno por publika trafiko. Krom en [[Svislando]] la entrepreno ankaŭ aktivas en [[Liĥtenŝtejno]] kaj [[Francio]].<ref>Aŭskultu: [http://www.cdeli.org/sonarkivoj/Arthur-Baur/Radiokasedo-145-1-907-1985-julio-Arthur-BAUR-La-poshtaj-autoj-en-Svislando.mp3 Radioprelego de d-ro Arthur Baur, mp3-datumo el la sonarkivo de CDELI]</ref>
 
== En ciferoj ==
PoŝtAŭto funkciigas nuntempe en Svislando 798 poŝtaŭtobusliniojn kun en tute 1995 poŝtaŭtobusoj. La lini-reto de la entrepreno longas 10'363 kilometrojn, tio estas la duobla de la svisa fervoja relreto kaj la trioblo de la reto de la [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]]. PoŝtAŭto Svislando AK transportas jare proksimume 100 milionojn da pasaĝeroj.
 
== Historio ==
=== Resumo ===
La unua linio poŝtaŭtobuso ektrafikis la 1-an de junio [[1906]] inter [[Berno]] kaj Detligen ([http://de.wikipedia.org/wiki/Radelfingen pri Detligen, germana vikipedio Radelfingen]). [[1919]] sekvis en la regiono de [[Sempiono]] la linioj super la [[Alpoj|alpaj]] [[montpasejo]]j. Antaŭe jam ek de la jaro [[1849]] [[kaleŝo|ĉevalaj kaleŝoj]] estis utiligitaj. La Svisa Vojaĝpoŝto (germane: Schweizerische Reisepost), kiel la entrepreno nomiĝis ĝis en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, sukcesis akiri la koncesion por la plimulto de ĉiuj svisaj puslinioj. Grandan parton de la busoj la tiama ''PTT (Poŝto-, Telefono- kaj Telegrafokompanio)'' tenis mem. Tiuj busoj estis rekoneblaj per la flava koloro de la veturiloj kaj de la litero ''P'' sur la numerŝildoj anstataŭ la kutimaj kantonaj mallongigoj. La funkciigadon de la busoj la PTT transdonis plejparte al privataj entreprenoj, politikon, kion la entrepreno aplikas ankoraŭ hodiaŭ. La poŝtaŭtobusoj disponis plejparte malantaŭe pri granda pordo, kiu faciligis la ŝarĝon kaj malŝarĝon de poŝta trasportaĵo. La plej multaj busoj de la Poŝto estis svisaj fabrikaĵoj nome de [[Saurer]], [[Berna]] kaj [[FBW]], sed estis ankaŭ utiligitaj similaj busoj de [[Mercedes-Benz|Mercedes]] kaj [[Volvo]]. Tiuj modeloj en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento plejparte estis anstataŭigitaj per pli modernaj busoj.
 
=== Gravaj datenoj ===
* 1849 Oni organizis la ĉevalan poŝtan reton.
* 1906 La unua horara poŝtaŭtobus trafikis inter [[Berno]] kaj Detligen ([http://de.wikipedia.org/wiki/Radelfingen pri Detligen, germana vikipedio Radelfingen]).
* 1919 La lineo de Sempiono ([[Sempionopasejo]]) malfermis.
* 1919 /1920 Oni rekonstruis 40 militajn ŝarĝaŭtojn en poŝtaŭtojn. Oni havas 104 aŭtojn. Gix la jaro 1930 la ĉevala poŝta transporto fermis.
* 1921 La pasejaj lineoj [[Grimselpasejo]], [[Furkopasejo]], [[San Bernardino (montpasejo)]] kaj [[Oberalppasejo]] (supraalpo-pasejo) malfermis.
* 1924 Oni organisis la lineojn malrapide kun motora transporto anstataŭ ĉevala transporto. La vojaĝa poŝto havis 169 veturilojn en funkcionado.
* 1928 En grizona Maloja - monta strato [[Malojopasejo]] la poŝto laboris en vintro kun la unua [[neĝo]]ĵetilo. (Vidu ankaŭ [[Sankta Maŭrico]]n en distrikto Maloja.)
* 1946 oni aperas la [[Sustenpasejo]]n por la turistoj. Oni faras la famajn 3-kaj 4-pasejoj - veturadojn.
* 1954 32 nova alpabusoj Tipo IIIa funkciis. Oni povas vojaĝi kun grupoj.
*2003 2003 La "postaŭto" -organisaĵo (''PostAuto'') ricevas la Q-premion III de svisa transporta ekonomio.
* 2005 la ''PostAuto Schweiz AG'' estas ekstra koncerna parto de Poŝto.
* 2011 Oni aperas la retejon '' FreizeitKlick''[http://www.postauto.ch/pag-freizeitklick.htm] en germana, franca, itala kaj angla lingvo pri ekskursoj.
 
== Tarifunioj ==
PoŝtAŭto Svislando AK kunlaboras firme kun la [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]], kies ĝenerala abono kaj duontarifabono kaj validas por ambaŭ entreprenoj. La poŝtaŭobuslinoj ankaŭ estas komplete integritaj en la diversaj lokaj kaj regionaj tarif- kaj trafikunioj kiel ekzemple la [[Zurika Trafik-Unio]]. Same kiel la [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]] ĝi aplikas la [[kadencohoraro]]n, kio signifas, ke la horaroj de la buslinioj estas ekzakte adaptitaj al la horaroj de la trajnoj. Tio garantias, ke vi povas en regula kadenco la tutatan tagon per publikaj trafikiloj atingi en Svislando eĉ la plej kaŝitan montaran setlejon kaj fakte entute ne bezonas privatan aŭtomobilon por moviĝi en la lando.
 
Linio 32:
{{Referencoj}} <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.postauto.ch/postauto Retejo de PoŝtAŭto Svislando AK]
{{elEL}} [http://www.postauto.ch/pag-freizeitklick.htm retejo pri ekskursoj]
 
[[Kategorio:Trafiko de Svislando]]