Zugerland Verkehrsbetriebe: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta|, |right → |dekstra per AWB
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 2:
'''Zugerland Verkehrsbetriebe''' (mallongigo '''ZVB''', en Esperanto '''Zuglandaj Trafikentreprenoj''') estas trafikentrepreno, kiu respondecas por la linibustrafiko en [[Kantono Zugo]]. La sidejo de la entrepreno estas la [[urbo Zugo]]. Al la veturilaro apartenas dizelbusoj kaj personpostveturiloj.
 
== Historio ==
=== De poŝtkaleŝo al aŭtobuso ===
En la jaro [[1852]] ekfunkciis la unua [[poŝtkaleŝo]]linio inter [[urbo Zugo|Zugo]] kaj [[Oberägeri]]. En aŭtusto [[1904]] estis kreita la ''Aktiengesellschaft für Automobilverkehr im Kanton Zug'' (en Esperanto ''Acisocieto por la aŭtomobiltrafiko en Kantono Zugo''), kiu ofertis aŭtobuslinion de Zugo tra Hinterburg al [[Menzingen ZG]]. En oktobro de la sama jaro tiu entrepreno ankaŭ ekofertis aŭtobuslinion al la Ägerivalo, kiu transprenis la 1-an de novembro ankaŭ la poŝtkaleŝlinion.
 
=== La epoko de la elektra tramo ===
La 9-an de septembro [[1913]] la nove fondita entrepreno ''Elektrische Strassenbahnen im Kanton Zug'' (en Esperanto ''Elektraj tramoj en Kantono Zugo'') malfermis la [[tramo|tramliniojn]] Zugo-Oberägeri, Zugo-[[Baar ZG|Baar]]-Thalacker kaj Nidfurren–Menzingen. Tiu entrepreno fariĝis la bazo de la hodiaŭa firmao.
 
=== Dizelbusentrepreno ===
La 1-an de novembro [[1951]] la entrepreno ŝanĝis sian nomon al ''Zugerland Verkehrsbetriebe'' por reflekti la transformon de la tramlinioj al la tiam pli modernaj buslinioj. La 21-an de majo 1955 oni anstataŭis la lastan de la iamaj tramlinioj per [[buso]], kaj ek de tiam la entrepreno estas pura busentrepreno.
 
=== La nova epoko de la kombinita trafiko ===
En la jaro [[2004]] estis malfermitaj la ''Stadtbahn Zug'' (en Esperanto ''Urba Fervojo de Zugo'') kaj la horaro de la busoj de Zugerland Verkehrsbetriebe estis adaptita al la horaro de la du novaj fervojlinioj kaj densigita. Tio kaŭzis grandan kreskon de la pasaĝerciferoj.
 
== La jura formo de la entrepreno ==
Zugerlandverkehrsbetriebe estas [[akcia kompanio]] laŭ la svisa obligacia leĝaro. La administra konsilio konsistas el 6 membroj, de kiuj tri estas elektitaj de la registara konsilio de Kantono Zugo, 2 de la komunumoj kaj 1 de la ĝenerala asembleo.
La nomvaloro de la akcia kapitalo estas CHF 9 600 000.- kiuj dividiĝas al 19 200 neregistritaj akcioj. Ĉefakciposedanto estas Kantono Zugo, kiu posedas 49,5% de la akcioj, la partoprenantaj komunumoj posedas 42,5% de la akcioj kaj la [[Svisa Konfederacio]] 5%. La restaĵo de 3% de la akcioj estas en privata posedo.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}}[http://www.zvb.ch/ Oficiala retejo de Zugerland Verkhersbetriebe]
 
[[Kategorio:Trafiko de Svislando]]