Kolombia peso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 12:
 
== Historio ==
En la epoko de hispana koloniismo en Kolombio kaj ankaŭ dum la sekvaj militoj pri ŝtata sendependeco cirkulis multaj specoj de moneroj el [[oro]] kaj [[arĝento]]. Oraj moneroj dominis, ĉar tiu materialo en la regiono mem mineje havebliĝis. Post la ŝtata sendependiĝo en 1810 respektive 1819, la regantoj ekkonis la malavantaĝojn havi malsamspecajn pagilojn, sed nur en 1838 la Respublika Kongreso de Kolombio (''Congreso de la Républica''), la nacia parlamento, decidis kolekti ĉiujn monerojn, el kiuj parto eĉ ankoraŭ devenis el la kolonia tempo. Samtempe la nacia produktejo de moneroj, la ''Tesorería'', decidis anstataŭigi la pli altkvalitajn monerojn per monbiletoj, kio gvidis al unua grandkvanta valuta produktado en la historio de Kolombio. Tamen mankis unueca produktopolitiko, tiel ke baldaŭ denove ekzistis malsamaj specoj de moneroj kaj monbiletoj. Ĉar malgraŭ la relative grandkvanta produktado la naciaj moneroj kaj monbiletoj tamen ne sufiĉis por la bezonoj de la landa ekonomio, aldoniĝis eksterlandaj moneroj kaj monbiletoj, kies uzon permesis la kolombiaj ŝtataj aŭtoritatoj. Samtempe ekde la jaro 1872 definitive fiksiĝis la dekuma sistemo de valuta unuo (la peso) kaj centono de ĝi.
 
Ekde la jaro 1886 observeblis inflaciaj tendencoj: produktiĝis pli kaj pli da monbiletoj, kaj en 1907 la valoro de la peso tiel malaltiĝis, ke ĝi kompareblis al tiu de la centavo de antaŭaj jaroj. Ekde la jaro 1918 la valuto de la nacia valuto denove stabiliĝis, kaj ekde tiam la valuto tendence tenas sian valoron.
 
Nova [[inflacio]] en la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento gvidis al plimultigo de la nombroj "antaŭ la komo". Centavojn la pli junaj generacioj de kolombianoj praktike neniam uzis. Ekde la 10-a de novembro 2003 la kolombian peson (COP) kompletigas la nova ''Unidad de Valor real'' (COU). La inflacia kvoto en 2005 estis proksimume 5 %.
[[Dosiero:Inflation-colombia-1992-2012.gif|thumb|<center>inflacio en Kolombio inter 1992 kaj 2007]]
 
Linio 37:
* Ekde la 8-a de aŭgusto 1992 cirkulas 100-pesaj moneroj. Ili pezas 5,31 gramojn, havas diametron de 23 mm kaj larĝon de 1,55 mm.
* Ekde la 1-a de junio 1994 cirkulas 200-pesaj moneroj. Ili pezas 7,08 gramojn, havas diametron de 24,4 mm kaj larĝon de 1,70 mm. La dezajno estas de ''Dicken Castro''.
* Ekde la 26-a de Decembro 1993 cirkulas 500-pesaj moneroj. Ili pezas 7,43 gramojn, havas diametron de 23,5 mm kaj larĝon de 2,0 mm.
* Ekde la 12-a de novembro 1996 cirkulas 1000-pesaj moneroj. Ili pezas 7,30 gramojn, havas diametron de 21,67 mm kaj larĝon de 2,76 mm. Pro multaj falsigoj de tiu nova monero ĝi intertempe ne plu produktiĝas, sed la laŭleĝaj moneroj de 1000 pesoj ankoraŭ estas validaj, sed estas tre malfacile ke iu persono akceptu la moneron pro la malbona famo ke ĝin havas.<ref>[http://www.banrep.gov.co/sala-prensa/com2002-4.htm#septiembre%2027/2002. komunikado de la respublika banko]</ref>
 
Linio 97:
Ekde 1992 la monbiletoj havas dezajnon de kolombiaj artistoj, kiuj orientiĝas laŭ la plibonigitaj sekurecaj karakterizaĵoj de la monbiletoj kaj laŭ poe antaŭe elektita temo. La evoluo de komenca planado ĝis ekuzo de nova monbileto daŭras proksimume jaron.
 
La sekvaj monbiletoj cirkulas laŭ la stato de la jaro 2012
 
{|class="wikitable" style="font-size: 90%"
Linio 188:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.banrep.gov.co/ retejo de la centra banko de Kolombio (hispane ''Banco de la República, Colombia'')]
{{elEL}} [http://www.notofilia.com/ galerio de kolombiaj monbiletoj (hispane)]
{{elEL}} [http://www.numispedia.de/Kolumbianischer_Peso informoj pri la kolombia peso el la germanlingva monkolekta vikio "numispedia"]
 
== Referencoj ==