C. Bertelsmann: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Nekorekta linirompo (<br>), anstataŭigis: </br> → <br> per AWB
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 14:
| ttt = [http://www.randomhouse.de/cbertelsmann la eldonejo C. Bertelsmann en la nuna eldongrupa retejo randomhouse.de]
}}
La eldonejo '''C. Bertelsmann''' - [[germane]] '''C. Bertelsmann Verlag''' - estas [[germana lingvo|germanlingva]] libroeldonejo. Ĝi fondiĝis en [[1835]] en [[Gütersloh]], ekde la jaro [[1972]] havas sian centran sidejon en [[Munkeno]], kaj estas parto de la eldona grupo ''Random House'' de la konzerno ''[[Bertelsmann AG]]'', kiu kreskis el la eldonejo.
 
La presisto kaj [[librobindado|librobindisto]] ''Carl Bertelsmann'' la 1-an de julio [[1835]] en la urbeto [[Gütersloh]] en orienta [[Vestfalio]] fondis eldonejon, en kiu li publikigis precipe kristanisman kaj teologian literaturon kaj ekleziajn kantarojn. Lia filo ''Heinrich Bertelsmann'' kaj ties bofilo ''Johannes Mohn'' daŭrigis tiun tradicion, sed ampleksigis la eldonejan programon je porlernejaj libroj kaj je romanoj por adoleskuloj. ''Heinrich Mohn'', kiu transprenis la eldonejon en [[1921]], pliampleksigis la programon je [[beletro|beletra literaturo]]. Ekde la jaro [[1928]] la eldonejo publikigis serion de aparte popularaj romanoj je escepte malalta vendoprezo. En la jaro [[1935]], en kiu la eldonejo celebris la 100-jaran jubileon, ĝi havis 150 dungitojn. En la [[Dua Mondmilito]] la eldonejaj konstruaĵoj pro bombado komplete detruiĝis, kaj la firmao reekfunkciis nur en [[1947]], je permeso de la brita armea administrado de la urbo, gvide de ''Reinhard Mohn''. Per la fondiĝo de la literatura klubo ''Bertelsmann Lesering'' ("Bertelsmann-legocirklo"), poste renomita ''Bertelsmann Club'' ("Bertelsmann-klubo"), kies membroj je favore malalta kotizo plurfoje jare aĉetis romanon poŝte senditan al la privata adreso, la eldonejo ekde [[1950]] rapide kreskis ĝis unu el la gvidaj libroeldonejoj de Germanlingvio. La eldona programo ampleksiĝis je faka literaturo kaj aliaj nefikciaj verkaĵoj. En [[1972]] (la jaro de la [[somera olimpiko 1972|somera olimpiko]] en [[Munkeno]]) la eldonejo translokiĝis al la [[bavario|bavaria]] ĉefurbo [[Munkeno]], kaj daŭrigis sian ekonomian kreskon. Delonge la libroklubo estas nur aldona komercilo de la eldonejo, kaj la publikaĵoj kompreneble disvastiĝas ankaŭ tra tradiciaj librovendejoj kaj tra retaj [[libroservo]]j.
 
Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la [[frankfurta librofoiro]] en Germanio.
 
Kiam en la [[1990-aj jaroj]] publike aperis kritikaj demandoj pri la rolo de la eldonejo Bertelsmann kaj ties gvidantoj en la epoko de [[nazia Germanio]], la konzerno ''Bertelsmann AG'' instigis sendependan historian komisionon, je la gvido de la historiistoj ''Saul Friedländer'' kaj ''Norbert Frei'', de la teologo ''Trutz Rendtorff'' kaj de la literatursciencisto ''Reinhard Wittmann''. La komisiono eklaboris en 1998, en 2000 publikigis provizoran kaj en 2002 definitivan raporton.
Linio 28:
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commonscat|Bertelsmann}}
{{elEL}} [http://www.randomhouse.de/cbertelsmann la eldonejo C. Bertelsmann en la nuna eldongrupa retejo randomhouse.de]
{{elEL}} [http://www.polunbi.de/inst/bertelsmann.html germanlingva artikolo pri la eldoneja historio en la retejo ''polunbi.de'']
 
[[Kategorio:Libroeldonejoj]]