Ludoviko la Germano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 2:
[[Dosiero:Treaty of Verdun.svg|eta|la divido de la franka imperio laŭ la [[traktato de Verdun]] en 843]]
[[Dosiero:GrabplatteLudwig Ludwig III Kunigunde.JPG|eta|<center>memortabulo en la loko de la eksa kripta kapelo en la [[monaĥejo de Lorsch]]]]
'''Ludoviko la Germano''' respektive '''Ludoviko la 2-a''', [[germane]] '''Ludwig der Deutsche''' resp. ''Ludwig II., „der Fromme“, „der Deutsche“'', [[france]] ''Louis II de Germanie'', [[latine]] ''Ludovicus II „Germanicus“''<ref>En lia vivepoko li ankaŭ [[latine]] titoliĝis ''pius'' aŭ ''piissimus'', „pia“ aŭ „plej pia“, sed tiun nomaldonon nuntempe nur havas lia patro, „Ludoviko la pia“. Fonto ekzemple: Wilfried Hartmann: ''Ludwig der Deutsche''. Darmstadt 2002, paĝo 23.</ref> (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro [[806]], mortis la [[28-an de aŭgusto]] [[876]] en [[Frankfurto ĉe Majno]]) el la nobela dinastio de [[Karolidoj]] ekde la jaro 817 formale respektive ekde proksimume 825 fakte estis reĝo de Bavario ene de la franka imperio, kaj inter la jaroj 840 ĝis 876 estis reĝo de la germanlingva orientfranka imperio.
 
== Vivo ==
Ludoviko estis la tria filo de la franka imperiestro [[Ludoviko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Ludoviko la 1-a]], „Ludoviko la pia“, reganto de la [[Sankta Romia Imperio]] kaj de ties edzino [[Irmingard]]. En la unua divido de la imperio de lia patro, la tiel nomata ''ordinatio imperii'' de 817, li ricevis la duklandon [[duklando Bavario|Bavario]] kaj la la frankaj teritorioj oriente de tio kiel reĝlando. Ekde la jaro 825 li en tiu regno fakte dokumentiĝis ties reganto kaj mem nomis sin „reĝo de la bavaroj“. La bavara urbo [[Regensburg]] en lia regoperiodo denove iĝis imperia rezidajo kaj administra centro. En la kverelojn de siaj fratoj kun la patro pri la posta dono de regno fare de la patro al [[Karlo la 2-a (Francio)|Karlo la Kalva]], la plej juna filo de Ludoviko la 1-a kaj de lia dua edzino Judith de Bavario, Ludoviko la Germanio ĝis la jaro 831 apenaŭ enmiksiĝis. Nur en 833 li kun liaj fratoj Lotaro la 1-a kaj Pipino la 1-a de Akvitanio forte protestis kontraŭ la patro. Post ties senpostenigo kaj la divido de la imperio inter la venkaj filoj, Ludoviko oficiale nomis sin ''rex'', „reĝo“, kaj subskribis tiel. Sed en protesto de la kruda konduto de lia frato Lotaro kontraŭ la patro li sekve distanciĝis de Lotaro kaj en 834 reinstalis la patron kiel imperiestro.
 
Kiam Pipino mortis en 839, redividiĝis la imperio, kaj Ludoviko la Germano plene malkonsideriĝis en tiu divido. Tial en 840 li denove protestis kontraŭ la patro, kiu mortis la 20-an de junio de tiu jaro. Nun inter la restintaj filoj ekardis plurjara milito pri la heredaĵo, kiun Lotaro volonte havus sola. Ludoviko kaj Karlo tial alianciĝis kontraŭ Lotaro, kaj en 841 venkis ties armeon en la batalo apud
''Fontenoy''. Sekve Ludoviko venkis lokan ribelon de la [[saksoj]], kiuj estis incititaj fare de Lotaro kontraŭi al Ludoviko, kaj en 842 per la [[ĵuroj de Strasburgo]] novigis sian aliancon kun Karlo. En 843 Ludoviko kaj Karlo devigis Lotaron jesi al la [[traktato de Verdun]], laŭ kiu Ludoviko ricevis la orientfrankan regnon oriente de la rivero Rejno plus la urbojn [[Majenco]] (Mainz), [[Speyer]] kaj [[Worms]] okcidente de la rivero.
 
En tiu regno Ludoviko montriĝis efika reganto, kiu en la jaroj ĝis lia morto sukcesis doni al la – dum la konflikto pri la heredaĵo artefarite kunkolektita – teritorio kaj ties loĝantoj fortan identecon kaj kunligon. Parte tiu sukceso baziĝis je tio, ke li paciĝis kun antaŭaj kontraŭantoj kaj ties anoj, ekzemple kun abato [[Rabanus Maurus]], popularan subtenanton de unueca franka imperio gvide de Ludoviko la Pia kaj poste de Lotaro la 1-a: lin Ludoviko la Germano en 842 devigis rezigni pri la posteno de abato de la imperie grava monaĥejo de [[Fulda]], sed en 847 vokis al posteno de la [[ĉefepiskopujo Majenco|ĉefepiskopo de Majenco]]. Tiel malgraŭ iuj postaj pludividoj de la imperio la orientfranka regno iĝis antaŭaĵo de la posta mezepoka germanlingva Sankta Romia Imperio.
 
Jam en la fruaj jaroj de reganteco en Bavario, ekde la jaro 825, la armeo de Ludoviko la Germano plurfoje devis batale repuŝi la de sudoriento atakantaj bulgaroj, kaj kun unuopaj slavaj triboj, precipe la slavaj triboj de [[Bohemio]], la [[soraboj]] kaj la [[Moravio|moravoj]]. Pli granda problemo por li post starigo de la orientfranka regno tamen estis atakoj de la [[normanoj]] al [[Rejnlando]] kaj al [[Frislando]].
 
Post la morto de Lotaro la 2-a en 869 – la centra franka regno post la morto de Lotaro la 1-a en 855 estis pludividita inter ties filoj Ludoviko la 2-a kaj Lotaro la 2-a – Ludoviko la Germano per la traktato de Meersen de la 22-a de januaro 870 aĉetis la orientan duonon de la [[centra franka regno]], Lotaringio. Tamen lia frato [[Karlo la 2-a (Francio) |Karlo]], estro de la [[okcidentfranka regno]], post la morto de Ludoviko la Pia en 875 kiel ties heredanto de la regnoj Burgundio kaj Italio pli rapidis kaj pli sukcesis en la kandidatiĝo pri la imperiestra krono. Ludoviko la Germana venĝe sendis sian armeon detrue ataki la okcidentfrankan regnon.
 
Ludoviko la Germano mortis la 28-an de aŭgusto 876 en Frankfurto ĉe Majno kaj entombiĝis en la imperie grava [[monaĥejo de Lorsch]]. El lia geedzeco kun Hemma ekde 827 fontis tri filoj: Karlmann, Ludoviko la 3-a, nomata „la pli juna“, kaj Karlo la 3-a, nomata „la dika“. Inter tiuj tri filoj li jam en 865 dividis sian regnon tiel, ke Karlmann ricevis [[duklando Bavario|BavarioBavarion]]n, Ludoviko la orientan parton de la regno kun inter alie [[duklando Saksio|Saksio]] kaj Karlo [[Alemanio]]n. Inter liaj kvar filinoj Hildegard, Irmgard de [[Chiemsee]] kaj Bertha iĝis monaĥinoj, pri la kvara filino Gisla ne estas pliaj informoj.
 
== Postmorta literatura interpreto de lia historia rolo ==
Linio 23:
== Literaturo nuntempa ==
* Boris Bigott: ''Ludwig der Deutsche und die Reichskirche im Ostfränkischen Reich: (826–876)'' („Ludoviko la Germano kaj la imperia eklezio en la orientfranka regno“), Husum 2002, ISBN 3-7868-1470-8. ([http://www.sehepunkte.de/2007/07/9469.html recenzo germanlingva])
* Ernst Dümmler: ''Geschichte des Ostfränkischen Reiches'' („Historio de la orientfranka regno“). Volum 1: ''Ludwig der Deutsche bis zum Frieden vom Koblenz 860'' („Ludoviko la Germano ĝis la pactraktato de Koblenco en 860“); volumo 2: ''Ludwig der Deutsche vom Koblenzer Frieden 860 bis zu seinem Tode 876'' („Ludoviko la Germano de la pactraktato de Koblenco en 860 ĝis lia morto en 876“). Eldonejo Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1960 (represo de la 1-a eldono de 1887; malnova, sed fundamenta verkaĵo pri la temo)
* Eric J. Goldberg: ''Struggle for Empire - Kingship and Conflict under Louis the German - 817–876'' (angle: Lukto pri imperio - reĝeco kaj konflikto sub Ludoviko la Germano - 817-876“). Eldonejo Cornell University Press, Ithaca, Usono, 2006, ISBN 0-8014-3890-X ([http://hsozkult.geschichte.hu-berlin.de/rezensionen/type=rezbuecher&id=8230&verlage=1056 recenzo germanlingva)]
* Wilfried Hartmann: ''Ludwig der Deutsche''. Eldonejo Primus, Darmstadt 2002, ISBN 3-89678-452-8 ([http://hsozkult.geschichte.hu-berlin.de/rezensionen/type=rezbuecher&id=1962&verlage=159&segment_ignore=128 recenzo germanlingva]).
* Wilfried Hartmann (eld.): ''Ludwig der Deutsche und seine Zeit'' („Ludoviko la Germano kaj sia epoko“). Darmstadt 2004 (kolekto de eseoj kun 11 kontribuoj de renomaj fakuloj pri la mezepoka historio, ampleksigo de la biografio de Wilfried Hartmann el 2002), ISBN 3-534-17308-2 ([http://hsozkult.geschichte.hu-berlin.de/rezensionen/type=rezbuecher&id=4984 recenzo germanlingva)].
Linio 30:
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commonscat|Louis the German}}
{{elEL}} {{DNB|118863746}}
{{elEL}} [http://lba.hist.uni-marburg.de/lba-cgi/kleioc/0010KlLBA/exec/showrecord/zugangsnummer/%221182%22 dokumento de Ludoviko sendita al la monaĥejo Sankta Emerano en Regensburg (Ratisbono) la 18-an de aŭgusto 831]
 
== Referencoj ==
Linio 39:
 
{{vivtempo|9-a jarcento|876}}
 
[[Kategorio:Dukoj de Bavario]]
[[Kategorio:Historio de Bavario]]