PEGIDA: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eta kompletigo
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[dosieroDosiero:PEGIDA LOGO.svg|thumb|emblemo]]
La organizaĵo '''Patriotische Europäer gegen die Islamisierung des Abendlandes''' (mallonge ''PEGIDA'' aŭ ''Pegida''), en Esperanto "Patriotaj Eŭropanoj kontraŭ la Islamigo de la Okcidento", estas registrita klubo en Germanio, kiu antaŭvidas kaj kontraŭas laŭdiran "islamigon" de Germanio kaj de tuta Eŭropo. La gvidaj membroj de la klubo ekde la 20-a de oktobro 2014 ĉiusemajne en la orientgermania urbo [[Dresdeno]] organizas demonstraciojn kontraŭ la laŭ ilia opinio malĝusta politiko de la [[registaro de Germanio]] kaj de la [[Eŭropa Unio]] pri akcepto de enmigrintoj kaj pri la dono de [[azilo]]. Similaj demontracioj kelkajn semajnojn poste ankaŭ ekokazis en aliaj urboj de Germanio, kaj aldoniĝis demonstracioj kontraŭ la ksenofobia movado, ofte – ekzemple jarfine en Kolonjo – laŭ la nombro de protestantoj multe pli grandaj ol la protestoj de la ksenofobiuloj.
 
Dum la unuaj semajnoj de la protestoj la gvidantoj de la klubo rifuzis publikajn dialogojn kun eblaj malsamideanoj, malakceptis intervjuojn kun ĵurnalistoj kaj nomis la germaniajn amaskominikilojn "mensoga gazetaro". Tial kritikantoj de la klubo malsamopinie diskutis, ĉu oni penu pri dialogo kun la klubanoj kaj ĉu eblus tia dialogo. Sociaj scencistoj juĝas la demonstracianojn parte burĝe [[konservativismo|konservativaj]], parte dekstre [[populismo|populismaj]] ĝis [[dekstra ekstremismo|dekstre ekstremismaj]]. La [[prezidanto de Germanio]] ''[[Joachim Gauck]]'', la [[Kanceliero (Germanio)|federacia kancelierino]] '' [[Angela Merkel]]'', reprezentantoj de religiaj organizaĵoj en Germanio kaj pliaj organizaĵoj avertas pri la sociaj danĝeroj, kiujn povas krei la [[ksenofobio]] kaj parte [[rasismo]] subtenata en la demonstracioj, kiuj riskas radikaligi partojn de la socio fakte plurkultura kaj por kaj kontraŭ ksenofobio.
 
== Politikaj postuloj ==
[[FileDosiero:Monday Demonstration Dresden Jan 12 2015.webm|right|200px]]Ekde novembro 2014 la organizantoj en la demonstracioj prezentis politikajn postulojn, kiuj estis disdonitaj sur paperfolioj. Inter la postuloj estas la jenaj:
* La enmigroj al Germanio estu kontrolataj per sistemo de poentoj laŭ la ekzemplo de Kanado.
* Personoj sen restorajto estu konsekvence forigataj el la lando.
* Estu "strategio de nula toleremo" kontraŭ enmigrintoj kiuj juĝiĝis kulpaj pri malobeo de oficialaj leĝoj.
* La limkontroloj estu fortigataj, por pli efike malebligi la reenmigron de forsenditoj.
* Kaj estas emocia pledo savi kaj protekti la "identecon de la kristanisma-judisma kulturo de la okcidento".<ref> [http://www.welt.de/politik/deutschland/article135092832/AfD-Fuehrung-zerstreitet-sich-wegen-Pegida-Bewegung.html germane: "Bewahrung und Schutz der Identität unserer christlich-jüdischen Abendlandkultur", citata ekzemple en la artikolo ''AfD-Führung zerstreitet sich wegen Pegida-Bewegung''], de la gazeto ''[[Die Welt]]'', la 6-an de decembro 2014</ref>
La kutime lasta postulo de novembro kaj decembro 2014 estis la frazo: „Es muss für uns wieder normal sein, öffentlich die Liebe zu seinem Vaterland zum Ausdruck zu bringen! Gegen Antipatriotismus!“ ("Devos por ni denove esti normala, publike esprimi la amon je sia patrolando! Kontraŭ kontraŭpatriotismo!"). Tiu frazo ekzemple en la demonstracio de la 17-a de novembro ricevis la plej fortan aplaŭdon.<ref>[http://www.mdr.de/mdr-info/pegida-dresden106.html artikolo ''Fünfte „Pegida“-Demonstration: Mehrere tausend Menschen ziehen durch Dresden'' ("kvina Pegida-demonstracio: plurmil homoj piediras tra Dresdeno")], retejo de la regiona televida korporacio [[Mitteldeutscher Rundfunk|MDR]] la 18-an de novembro 2014</ref> Publikaj parolantoj en la demonstracioj krome postulis finon de la "misuzo de azildono", sed esprimis subtenon je "akcepto de militaj fuĝintoj".<ref name="FP_18112014">[http://www.freiepresse.de/NACHRICHTEN/SACHSEN/Patrioten-gegen-Glaubenskriege-Kampf-der-Kulturen-artikel9039722.php artikolo ''„Patrioten“ gegen Glaubenskriege: Kampf der Kulturen'' (""patriotoj" kontraŭ religiaj militoj: lukto inter la kulturoj")], en la retejo ''Freie Presse'' la 18-an de novembro 2014</ref>
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Oriana Fallaci]]
* [[Kritiko de Islamo]]
Linio 19:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [https://www.facebook.com/pages/PEGIDA/790669100971515 paĝo de PEGIDA en la socia retejo] ''[[Facebook]]''
{{elEL}} [https://www.facebook.com/pegidawatch?fref=photo paĝo PEGIDAWATCH, same en la socia retejo] ''[[Facebook]]''
{{elEL}} [http://www.freie-radios.net/67792 prezento de Pegida kaj aliaj kontraŭ-azildonaj protestoj] en la socialdemokrata centro ''Herbert-Wehner-Bildungswerk'' en Dresdeno la 9-an de decembro 2014
{{elEL}}programo ''Panorama'' de la ŝtata televida kanalo [[ARD]]: ''Kontaktversuch: „Lügenpresse“ trifft Pegida'', [http://daserste.ndr.de/panorama/archiv/2014/PEGIDA-ROH-2,panorama5344.html unua kaj]; [http://www.ardmediathek.de/tv/Panorama/Pegida-Die-Interviews-in-voller-L%C3%A4nge-/Das-Erste/Video?documentId=25442102&bcastId=310918 dua partoj] la 15-an de decembro 2014
{{elEL}} [http://www.freie-radios.net/67955 publika diskuto "Soziologische Deutungen" ("socisciencaj interpretoj")], la 18-an de decembro 2014 en la kunvenejo ''Motorenhalle'' en Dresdeno
{{elEL}} retejo [[Focus|''Focus Online'']]: [http://www.focus.de/politik/deutschland/woechentliche-demonstrationen-19-punkte-programm-was-will-pegida-wirklich_id_4359150.html eseo ''Was will Pegida wirklich?'' ("Kion Pegida vere volas?")] la 18-an de decembro 2014
{{elEL}} [http://computer-oiger.de/2015/01/06/dialogeinstieg-mit-pegida-dresden/36265 Provo de dialogo inter porantoj kaj kontraŭantoj] en la Saksia Landa Centro pri Politika Eduko en Dresdeno, la 6-an de januaro 2015]
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
 
[[Kategorio:Organizaĵoj en Germanio]]
[[Kategorio:Diskutoj pri islamo]]