Eŭmolpo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 3:
 
== Eŭmolpo en Eleŭziso ==
Laŭ ''[[Mitologia biblioteko]]''<ref name="A15">[[Pseŭdo-Apolodoro]]. ''[[Mitologia biblioteko]]'', 3.15.4.[http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin/ptext?lookup=Apollod.+3.15.4 &nbsp;]</ref>, de kiam Ĥiono sciis pri sia gravediĝo rezultanta de ŝia amrilato kun Pozidono, ŝi tiel timis la eblan reagon de ŝia patro, ke post la sekreta nasko de la bebo ŝi ĵetis lin en la maron. Tamen, Pozidono protektis la ĵusnaskiĝinton kaj alportis lin al la [[Etiopio|etiopia]] marbordo, kie [[Bentesikimo]], filino de la mara dio kaj [[Amfitrito]], vartis lin. Kiam Eŭmolpo maturiĝis, li edziĝis ĝuste al unu el la du filinoj de ĉi tiu etiopia mardiino.
 
[[Dosiero:Eberhard Wächter Herkules und die Muse.jpg|eta|175px|<center>''[[Heraklo]] kaj muzo'', laŭ pentraĵo de [[Eberhard von Wächter]] ([[1805]]-[[1810|10]]).</center>.]]
Linio 11:
En Eleŭziso, Eŭmolpo iĝis la unua sacerdoto de Demetro kaj Dionizo, kaj unu el la kvar kunfonditoj de la [[Eleŭzisaj misteroj]]<ref>''[[Homeraj himnoj|Homera himno al Demetro]]'', 147 [http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin/ptext?lookup=HH+2+147 &nbsp;] kaj 474 [http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin/ptext?lookup=HH+2+474 &nbsp;]</ref>. La diino persone instruis lin, kun [[Triptolemo]], [[Dioklo]] kaj Keleo, pri la sakrala ritaro. Oni atribuis al li ankaŭ la elpensadon de la vin-kultivado kaj de la mastrumado de fruktaj arboj, ĝenerale<ref>[[Plinio la Maljuna]]. ''[[Naturalis historia]]'', 7.53.</ref><ref>[[Ovidio]]. ''[[Metamorfozoj]]'', 10.93.</ref>.
 
Li senpekigis [[Heraklo]]n de la morto de la [[ĉevalviroj]] kaj iniciis lin en la eleŭzisa kulto<ref>Pseŭdo-Apolodoro. ''Mitologia biblioteko'', 2.5.12.[http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin/ptext?lookup=Apollod.+2.5.12 &nbsp;]</ref><ref>[[Teokrito]], ''Amrakontoj'' 24.108.</ref>, kvankam pliaj versioj atributas tion al lia posteulo [[Muzeo (mitologio)|Muzeo]]. Post la morto de Izmaro, Tegirio sciis pri la konata pieco de Eŭmolpo, pardonis lin kaj sendis heroldon lin serĉi. Ili paciĝis kaj poste Eŭmolpo heredis la trakian regnon<ref name="A15" />.
 
 
== Ekspedicio kontraŭ Ateno ==
[[Dosiero:Thracian cavalrymen vs an armored Greek food soldier - Getty Villa Collection.jpg|eta|<center>[[Trakio|Trakianaj]] kavalerianoj batalas kontraŭ [[Ateno|atena]] soldato, sur nigrofigura [[amforo]] (ĉ. [[-530|530]]-[[-520|520 a.K.]]).</center>]]
Dum milito inter [[Ateno]] kaj Eleŭziso, Eŭmolpo venis kun trakia armeo helpi tiun lastan urboŝtaton. Laŭ [[Higeno (verkisto)|Higeno]]<ref name="H" /><ref>[[Strabo]]. ''[[Geographica]]'', 7.321.</ref>, Eŭmolpo venis ankaŭ, kun sia ekspedicio de trakianoj, pro koloniga celo. Li depostulis la regionon, kiel posedaĵon de lia patro Pozidono. Reĝo [[Ereĥteo la 2-a|Ereĥteo]] de Ateno pretigis defendon kontraŭ la trakia armeo, kvankam orakolo aŭguris venkon al li nur se li oferus sian filinon [[Otiono]] aŭ [[Ktonio]]. Malĝoje, sed konvinkite de ĝia neceso, li tion plenumos, kaŭzante ankaŭ la sinmortigon de liaj filinoj [[Protogonio]] kaj [[Pandoro]], kiuj volis akompani sian fratinon. La rakontoj pri tiu milito malsamas laŭ la fontoj. Kelkaj asertas ke la eleŭzisanoj, komanditaj de Eŭmolpo, atakis la atenanojn kaj estis malvenkitaj de atika armeo estrita de [[Jono (mitologio)|Jono]]. Rezulte, Eŭmolpo kaj du el liaj filoj, [[Forbo]] kaj Immarado, mortis dumbatale<ref>[[Tucidido]]. ''[[Historio de la Peloponeza milito]]'', 2.15.</ref><ref>[[Plutarko]]. ''Menex.'' p. 239. kaj ''[[Paralelaj vivoj]]'', 20.</ref><ref>[[Isokrato]]. ''Panegiro'', 78.</ref><ref>Skolioj pri ''Fenicoj'' de Eŭripido, 854.</ref>.
 
[[Dosiero:Teteven-History-museum-Thracian-god-3-century-BC.jpg|eta|200px|maldekstre|<center>Basa reliefo bildiganta [[Trakio|trakian]] militodion. La trakia kavalerio inspiris timegojn al la ceteraj grekaj triboj.</center>.]]
[[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]] reflektas tradicion laŭ kiu dumbatale, Ereĥteo kaj Immarado mortis, kaj poste la atenanoj kaj eleŭzisanoj paciĝis per interkonsento<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 1.38.3.</ref>. La kondiĉoj de la paciga traktato estis ke Eleŭziso agnosku subregadon fare de Ateno, sed tiu lasta permesu ke nur la eleŭzisanoj okupiĝu pri la celebrado de iliaj misteroj kaj nur Eŭmolpo kaj la filinoj de [[Keleo]] plenumu la ritajn oferadojn. Por soleni la venkon de Ateno sur Eleŭziso naskiĝis la atika festivalo ''[[Boedromioj]]''. Post la forpaso de Eŭmolpo, lia filo [[Kerikso]] sukcedis lin en la sacerdota posteno, kaj lia familio iĝis la plej altranga en la urbo<ref>[[Eŭripido]]. ''[[Jono (Eŭripido)|Jono]]'', 277 kaj sekv.</ref>.
 
Estis klare ke Immarado estis mortigita fare de Ereĥteo dumbatale, sed laŭ kelkaj versioj ankaŭ Eŭmolpo iĝis viktimo de la atenano. Pozidono petis tiam al [[Zeŭso]] venĝi la morton de lia filo, do la dia reĝo mortigis Ereĥteon per fulmo, aŭ Pozidono mem trafis lin per sia tridento kaj igis la teron malfermiĝi kaj engluti lian kadavron. Malgraŭ la morto de la atika reĝo, Eleŭziso malvenkis tiun militon kaj estis okupita fare de Ateno, sed la [[eŭmolpidoj]] kaj la [[keriksidoj]], du Demetro-sacerdotaj familioj, daŭrigis la celebradon de la misteroj eĉ tiel. La plej juna filo de Eŭmolpo, Kerikso («heroldo»), estis la praulo de tiuj ĉi familiaj branĉoj kaj li donis sian nomon al la [[ceriksoj]], la heroldoj kiuj de tiam prezidis la inician ceremonion en Eleŭziso. Laŭ [[Diogeno Laertio]], Eŭmolpo estis patro de plia filo, la fama Muzeo<ref name="DL">[[Diogeno Laertio]]. ''Vivoj kaj opinioj de la plej elstaraj filozofoj'', 3.[http://classicpersuasion.org/pw/diogenes/dlintro.htm]</ref>, kiu agadis ankaŭ kiel [[hierofanto]] en la misteroj. [[Naŭzo (mitologio)|Naŭzo]], nepo de Eŭmolpo, enkondukis la misterajn ritojn en [[Arkadio]]n<ref name="H">Higeno. ''Fabulae'', 46.</ref>.
 
Pro tio, ke oni konsideris Eŭmolpon antikva historia bardo, en la lasta epoko de Antikva Grekio oftis poemoj kaj verkaĵoj pri la misteroj al li atribuitaj. [[Heksametro|Heksametra]] linio de himno dediĉita al Dionizo, konserviĝas en la verkaĵo de [[Diodoro Sicila]] laŭ lia nomo<ref>[[Diodoro Sicila]]. ''[[Historia biblioteko]]'', 1.11.</ref><ref>''[[Suido]]'', s.v. ''Eŭmolpo''.</ref>. Malsamecoj inter la diversaj tradicioj, igis antikvajn mitologojn diferencigi du-tri malsamajn personojn kun la nomo Eŭmolpo<ref>[[Hesikio el Mileto]], ''Vortaro'', s.v. ''Eŭmolpidoj''.</ref><ref>[[Fotio]]. ''Biblioteca'', s.v. ''Eŭmolpidoj''.</ref>. Ili konsideris la reĝon de Trakio, filo de Ĥiono kaj Pozidono, malsama persono ol la fondinto de la misteroj, kiu eble estis filo de [[Dejopo]] kaj do, nepo de Triptolemo<ref>[[Pierre Grimal]]. ''[[Dicctionaire de la mythologie grecque et romaine]]''. s.v. ''Eŭmolpo''.</ref>. La tombejo de Eŭmolpo montriĝis en la epoko de Paŭzanio kaj en Eleŭziso kaj en Ateno<ref name="P38" />.
 
 
Linio 61:
 
== Aliaj personoj same nomiĝintaj ==
[[Dosiero:NAMA Triade éleusinienne.jpg|eta|175px|<center>[[Demetro]] kaj [[Persefono]] inicias [[Triptolemo]]n en la [[Eleŭzisaj misteroj]], laŭ votiva basoreliefo marmora.</center>.]]
Krom ties, de la antaŭe priskribita, '''Eŭmolpo''' estis ankaŭ la nomo de la jenaj personoj de la greka mitologio:
# Eleŭzisa frato de Triptolemo y [[Eŭbuleo]]. Eŭmolpo estis paŝtisto, kaj Eŭbuleo porkisto, dum Triptolemo zorgadis pri la brutaro de ilia patro. Kiam Demetro senespere serĉadis sian filinon [[Persefono]], Triptolemo sciigis ŝin pri kio okazis al ŝi. Eŭmolpo estis en la kamparo kiam la grundo malfermiĝis kaj fendo englutis lian porkaron. Subite aŭdeblis terura hufobruo kaj ĉaro tirata de kvar nigraj ĉevaloj subeniris tra tiu terfendo. La vizaĵo de la konduktisto estis nevidebla, sed li portis kriantan junulinon kun si. Eŭbuleo rakontis ĉion kion li atestis al Eŭmolpo, kiu faris konatan bedaŭrokanton kun tiu temo. Pro tiu informo la diino rekonis la forrabanton de sia filino, kaj dankeme instruis al Eŭmolpo, Triptolemo kaj al ilia patro la sakralajn misteroj. Do, ĉi tiu Eŭmolpo certe temas pri varianto de la figuro unue priskribita, aŭ de unu el tiuj kiuj poste unuiĝis en la mita evoluo<ref>[[Robert Graves]]. ''[[The Greek Myths]]'', 34</ref>.
# [[fluto|Flutisto]] kiu mensoge atestis kontraŭ [[Teno]] kiam tiu lasta estis akuzita je klopodo amori kun la dua edzino de sia patro. Danke al la falsaĵo de Eŭmolpo, Teno estis elpatrujigita, sed iom poste oni malkovris la veron kaj la patro de Teno, [[Cikno]] ŝtonumis Eŭmolpon ĝismorte<ref>Pseŭdo-Apolodoro. ''[[Epitomo]]'', 3.24.</ref>.
# Laŭ ''[[Suido]]''<ref>''Suido''. s.v. ''Muzeo''.</ref>, Eŭmolpo ne estis la patro, sed filo de Muzeo el Ateno.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}}{{en}} [http://www.mythindex.com/greek-mythology/E/Eumolpus.html Eŭmolpo ĉe Myth index]
 
== Notoj kaj referencoj ==