Roman Dobrzyński: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
De [[1973]] ĝis [[2003]] li laboris kiel ĵurnalisto de [[Pola Televido]] kaj en tiu rolo multfoje traktis Esperanto-rilatajn temojn, farante ankaŭ filmojn pri Esperanto, ekz. ''[[Bona Espero (filmo)|Bona Espero]]'' ([[1984]]). En [[1995]] li esperantigis la televidan lingvokurson de BBC ''[[Mazi en Gondolando]]''. Dobrzyński estis membro de LKK de la ĝis nun plej granda [[UK 1987|UK, en Varsovio 1987]]. Li estas membro de UEA ekde [[1961]], estis ĝia komitatano kaj vicprezidanto de UEA ([[1989]]-[[1992]]). Li kontribuis al la establo de [[Fondumo Zamenhof]] kaj estis ĝia unua prezidanto.
 
En [[20032001]] aperis lia pollingva libro ''Ulica Zamenhofa'' kun interparoloj kun d-ro [[Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof]], la nepo de [[L.L. Zamenhof]]. Ĝia traduko aperis poste ne nur en Esperanto (''[[La Zamenhof-strato]]'', la 1-a eldono en 2003, la 2-a eldono en [[2005]]), sed ankaŭ en la litova (''Zamenhofo gatvė,'' 2004), la ĉeĥa (''Zamenhofova ulice,'' 2005), la japana (''Zamenhof doori,'' 2005), la kroata (''Zamenhofova ulica,'' 2005), la portugala (''A Rua Zamenhof,'' 2006), la slovaka (''Zamenhofova ulica,'' 2006), la franca (''La rue Zamenhof,'' 2008), la hungara (''Zamenhof-utca'', 2008), la itala (''Via Zamenhof, creatore dell'esperanto,'' 2009) kaj la germana (''Die Zamenhofstraße'', 2012).
 
Inter [[2007]] kaj [[2008]] li kunverkis la libron pri [[Bona Espero]]. Ĝi aperis en 2008 en la [[UK 2008|Universala Kongreso en Roterdamo]]. Dobrzyński daŭre aktivas per filmraportoj pri Esperanto-aranĝoj, ekz. ''Sieĝoj de Malborko'' (2004).