Manĝaĵo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 140:
{{Ĉefartikolo|Krudmanĝado}}
 
Kelkaj kulturoj pligravigas animalajn kaj vegetalajn manĝaĵojn en ties kruda stato. [[Salato]]j konsistantaj el krudaj vegetaloj aŭ fruktoj estas oftaj en multaj kuirartoj. [[Saŝimo]] en [[japana kuirarto]] konsistas el kruda fajntranĉita [[fiŝo]] aŭ alia viando, kaj [[suŝio]] ofte enhavas krudan fiŝon aŭ mariskon. [[Tatara viandaĵo]] kaj tatara salmo estas pladoj faritaj el dispecigita aŭ muelita bovo aŭ salmo, miksita kun variaj ingrediencoj kaj servita kun [[bastonpano]], panbulo aŭ [[terpomfingroj]].<ref>Davidson, 786–787.</ref> En [[Italio]], ''[[carpaccio]]'' (karpaĉo) estas plado de tre fajne tranĉita kruda [[bovaĵo]], ŝprucigita per [[vinagreto]] farita el [[olivoleo]].<ref>Robuchon, 224.</ref> La sanmanĝa movado konata kiel [[Krudmanĝado]] defends ĉefe [[vegana]]n dieton de krudaj fruktoj, vegetaloj, kaj greno preparitaj en variaj manieroj, inklude sukigadon, manĝosenakvigon, ĝermadon, kaj aliajn metodojn por preparado kiuj ne plivarmigas la manĝaĵon super 118 °F (47.8 °C).<ref>Davidson, 656</ref> Ekzemplo de kruda viandoplado estas [[ceviĉe]], nome latinamerika plado farita el kruda viando kiu estas "kuirita" el tre acida citrusa suko el citronoj kaj lemojlimeoj kun aliaj aromoj kiaj [[ajlo]].
{{-}}