Grando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e Vidu ankaŭ Fizika grando
Linio 1:
'''Grando''' estas ĝeneraligo de konkretaj nocioj: longo, areo, pezo, ktp. Elektante unu el grandoj inter samspecaj kiel [[mezurunuo]], oni povas esprimi per [[nombro]] la rilaton de ĉiuj grandoj kompare al mezurunuo. Jen kiel difinas la ĉefajn grandojn la [[PIV]]:
 
* '''[[Longo]]''' - grando, mezuranta laŭlinian dimension de iu aŭ io;
* '''[[Areo]]''' - grando, se konsideri surfacon kiel [[kvanto]];
* '''[[Volumeno]]''' - grando, kiu esprimas la parton de la [[spaco]] okupata de iu korpo;
* '''[[Maso]]''' - grando, kiu mezuras la kvanton de [[materio]], kiun entenas unu korpo;
* '''[[Tempo]]'''- norma sistemo de referencoj, laŭ kiu oni esprimas la antaŭecan, postecan aŭ dumecan rilaton de du fenomenoj.
* '''[[Pezo]]''' - forto rezultanta de la tera altiro, per kiu la korpoj konstante premas sur subtenantan objekton aŭ konstante tiras sur pendigantan objekton;
* '''[[Denseco]]''' - rilato de unu fizika grando de iu afero al ĝia volumeno; la denseco de la [[solidaĵo]], [[likvaĵo]] aŭ [[gaso]] estas la rilato de ilia maso al ilia volumeno;
* '''[[Rapido]]''' - spaco trairanta de punkto aŭ objekto dum unuo de [[tempo]];
* '''[[Akcelo]]''' - variado de la rapideco en la temp-unuo;
* '''[[Forto]]''' - kapablo de korpo aŭ korpoparto produkti grandajn efikojn;
* '''[[Premo]]''' - kvociento de la forto, kiun fluidaĵo aplikas al surfaco, per la valoro de tiu surfaco (ekz. atmosfera premo; arteria premo);
* '''[[Tensio]]''' - fizika grando, egala al la linia integralo de iu punkto al alia de elektra [[Kampo (fiziko)|kampo]], prenita laŭlonge de donita vojo (ekz. interklema tensio, joniga tensio, trarompa tensio);
* '''[[Laboro]]''' - fizika grando, egala al linia integralo de forto laŭlonge de vojo trairanta de punkto de aganta forto; egalas al energiodiferencialo;
* '''[[Energio]]''' - grando difinita en teoria [[fiziko]], esprimas kapablon fari ian laboron; ĝi povas ekzisti en diversaj formoj: la meĥanika, elektromagneta, radiada, statika, kineta, varmo-energio;
* '''[[Povumo]]''' - laboro produktata en la unuo de [[tempo]], esprimata per po kilogramometroj porsekunde, en [[elektrotekniko]] per vattoj kaj kilovattoj;
* '''[[Temperaturo]]''' - grado de la [[varmo]] aŭ malvarmo; ĝin oni mezuras laŭ la skaloj farenhejta aŭ celsiusa (centezimala);
* '''[[Kurentintenso]]''' - elektrokvanto[[elektro]]kvanto, kiu trapasas konduktilon dum unu sekundo;
* '''[[Lumintenso]]''' - [[lumo|luma]] fluo, vastiĝanta ene de korpa angulo egala al unu steradiano;
* '''[[Angulo]]''' - grando, mezuranta nefermitan spacon inter du samebenaj rektoj aŭ inter du intersekcantaj kurboj, inter rekto kaj surfaco, inter du ebenoj ktp.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Fizika grando]]
[[Kategorio:Fiziko]]