Renato Kartezio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
informkesto sciencisto
de filozofa skeptikismo kaj dualismo
Linio 32:
[[romkatolika eklezio|Eklezion]] kiel bazon de vero, filozofoj – [[Kartezio]], [[Bakono]], [[Hobbes]], ktp – rekonstruis filozofion per siaj propraj manoj.
 
Kartezio estis tiu, kiu diris, ''Cogito ergo sum'' ("Mi pensas, tial mi estas"), fondante sian filozofion sur [[filozofia skeptikismo|radikala dubo]]. Kiel Bakono, Kartezio pensis profunde pri la demando, "Kiel pensi kaj scii pri la mondo?"
 
Li donis ekzemplon pri sonĝado: en sonĝo, oni perceptas aferojn, kiuj ŝajnas realaj, sed ne efektive ekzistas. Tial oni ne povas fidi la sensojn por trovi la verecon. Kaj pli perturbe, eble "malbona geniulo" ekzistas: potencega kaj ruzega estulo kiu provas trompi Kartezion kaj malhelpi lin scii la veran naturon de realeco. Ĉar ĉi tiuj ebloj ekzistas, kion oni povas certe scii?
 
La sistemo de scio, kiun Kartezio konstruis, tute baziĝas sur [[racio]], rezonanta el iuj antaŭsupozitaj veroj. Simile al la [[matematiko]] de [[Eŭklido]], sed aplikita al filozofio. Malsimile al la sistemo de Bakono, ĝi ne estas bazita sur sperto de mondo aŭ indukto. Per sia sistemo Kartezio fondis la skolon de [[raciismo|racionalismo]], formo de
idealismo kaj [[dualismo]]. Racionalismo diras, ke homa scio baziĝas sur racio kaj ideoj denaskaj. [[John Locke|Locke]] kaj [[David Hume|Hume]] kaj aliaj britaj filozofoj poste disputis kontraŭ ĉi tiu skolo, fondinte sian propran skolon, [[empiriismo]]n, kiu diris ke sensado, ne denaskaj ideoj, estas la bazo de scio.
 
Kvankam Kartezio vidis naturon kiel grandan maŝinon, li diris ke menso ''ne'' estas meĥanika. Tia nematerialismo denove starigis Kartezion kontraŭ la britaj filozofioj, ekzemple sia samepokano,