Miĉigano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pauchjo (diskuto | kontribuoj)
→‎Anoj: Anoj
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Pauchjo (diskuto | kontribuoj)
Movata skribo
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 41:
 
Miĉigano estas konata samtempe pro siaj urboj, kies ekonomioj konsistas el peza fabrikado, kaj sia netuŝita sovaĝejo, situejo de pli ol 11.000 lagoj. Senteblas vasta kontrasto inter la bruado de la fabrikoj kaj ekspresvojoj en [[Detrojto]] kaj la trankvilo trovata en ĉiu angulo de la ŝtato.
 
Ekzistas kultura fendeto inter loĝantoj de la du duoninsuloj. Loĝanto de la supra duoninsulo povas nomiĝi en la angla "Yooper" (aŭ U.P.'er, por indiki anon de la U.P., la angla mallongigo de "supra duoninsulo"). La supraduoninsulanoj moke nomas malsupraduoninsulanojn "[[trolo (mitologio)|troloj]]", ĉar ili loĝas sub la [[Pontego Mackinac]]. La malsupra duoninsulo havas la formon de [[mufganto]], tial do loĝantoj montras la platon de la dekstra mano aŭ la dorson de la maldekstra kiel mapon de la duoninsulo por indiki, en kiu parto de la ŝtato ili loĝas.
 
La [[usonaj poŝtaj mallongigoj|poŝta mallongigo]] estas MI, same kiel la kodo laŭ [[ISO 3166-2:US|ISO 3166]]. La militŝipo USS Miĉigano nomiĝis honore al la ŝtato. La kromnomo de Miĉigano estas "la Ŝtato de l'Grandaj Lagoj." Malpli ofte, ĝi kromnomiĝas La Gula Ŝtato, pro eventoj en la [[toleda milito]].